reen al la startpaĝo  

La Duisburga Esperanto-grupo renkontiĝas ĉiun 2-an kaj 4-an mardon en monato, je la 18-a horo, en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-strato 2 (angulo Klöcknerstrato, 47057 Duisburg

La Ludgerushaus estas atingebla en malmultaj minutoj piede ek de la ĉefstacidoma orienta elirejo (direkto Neudorf).

Gastoj estas ĉiam elkore bonvenaj!

Kontaktadresoj

Rolf Terjung, Finkenschlag 68, 47279 Duisburg
Tel./Fakso: 0203 - 72 40 95

Otto Nitsche, Kammerstr. 211, 47057 Duisburg
Tel.: 0203 - 35 96 15

Lars Sözüer, Realschulstrasse 12, 47051 Duisburg
Tel.: 0203 - 29 87 88 83

Retpoŝto

duisburg@esperanto.de

Esperanto-aktivaĵoj en Duisburg

Programo - januaro ĝis junio 2014

  • mardo, 14.01.2014
    La programo de la unua jarduono 2014 komenciĝas je la 18a horo en la gastejo „Delfter Stuben“,
    Neudorfer strato 109, Tel.: 0203-36 12 33.
    Vi atingas la gastejon piede en 10 minutoj de la ĉefstacia elirejo „Ost / Neudorf“.
    Das Programm der ersten Jahreshälfte 2014 beginnt um 18:00 Uhr in der Gaststätte „Delfter Stuben“,
    Neudorfer Str. 109, Tel.: 0203-36 12 33.
    Sie erreichen die Gaststätte in 10 Minuten zu Fuß vom Ausgang „Ost / Neudorf“ des Duisburger Hauptbahnhofes
  • mardo, 28.01.2014
    Vi aŭdas la trian parton de prelego la pri la sorto de monaĥino Edith Stein.
    Sie hören den dritten Teil des Vortrags über das Schicksal der Ordensschwester Edith Stein.
    Preleganto: Anne Neuhäuser
  • mardo, 11.02.2014
    Novaĵoj el la Esperantomondo – babili pri tio kaj jeno.
    Neues aus der Esperantowelt – plaudern über dies und das.
  • mardo, 25.02.2014
    Proverboj kaj ĝiaj signifoj.
    Sprichwörter und ihre Bedeutung.
    Preleganto: Otto Nitsche
  • mardo, 11.03.2014
    Nomoj ne cxiam estas nur sono kaj fumo.
    Namen sind nicht immer nur Schall und Rauch.
    Preleganto: Heinz Muhsal
  • mardo, 25.03.2014
    Estas paskoferioj, nia renkontiĝo ne okazas.
    Es sind Osterferien. Unsere Zusammenkunft fällt aus.
  • mardo, 8.03.2014
    Memorbildoj el mia hejmlando Westpreußen.
    Erinnerungsbilder aus meiner Heimat Westpreußen
    Preleganto: Heinz Muhsal
  • mardo, 22.04.2014
    Estas paskoferioj, nia renkontiĝo ne okazas.
    Es sind Osterferien. Unsere Zusammenkunft fällt aus.
  • mardo, 27.05.2014
    Maja promeno tra la arbaro sub la moto: „Lernu la nomojn de arboj!“
    Maispaziergang durch den Wald unter dem Motto: „Lerne die Namen der Bäume!“
    Renkontejo: 17:30 h. antaŭ la gastejo „Jagdhaus Tannenhof“,
    Uhlenhorstweg / angulo Broicher Waldweg 180, en Mülheim-Speldorf
  • mardo, 13.05.2014
    Hundoj – grandaj kaj malgrandaj. Hunde – große und kleine.
    Prelegantoj: Leliveldt / Stephan
  • mardo, 10.06.2014
    Estas Pentekosta ferio – kunveno ne okazos.
    Sind Pfingstferien – Zusammenkunft fällt aus.
  • mardo, 24.06.2014
    La programo de la unua jarduono 2014 finiĝas je la 18a horo en la gastejo „Delfter Stuben“,
    Neudorfer strato 109, Tel.: 0203-36 12 33. .
    Vi atingos la gastejon piede en 10 minutoj de la ĉefstacia elirejo „Ost / Neudorf“.

    Das Programm der ersten Jahreshälfte 2014 endet um 18:00 Uhr in der Gaststätte „Delfter Stuben“, Neudorfer Str. 109, Tel.: 0203-361233.
    Sie erreichen die Gaststätte in 10 Minuten zu Fuß vom Ausgang „Ost / Neudorf“ des Duisburger Hauptbahnhofes
  • Die Duisburger Esperantogruppe wünscht Ihnen einen erholsamen Urlaub
    Wir treffen uns wieder am 26. August 2014
 

2013-09, Prelego pri braziliaj artoj

La 24-an de septembro la programo komenciĝis jam je la 16-a horo per prelego pri Brasilio kaj finiĝis kiel kutime je la 20-a horo. Kiel kutime ĝi okazos en Ludgerushaus, Heinrich-Bertmans-strato 2.
(angulo Klöcknerstrato, 47057 Duisburg)

Lima Pereira en DuisburgNia gastpreleganto kun bela nomo Matheus de Lima Pereira, aŭ simple „Tetschjo“,
estas 19-jaragxa "Attaché 2013" de la Brasilia Esperanto-Junularo kaj venas el Porto Alegre. Dum siaj vojagxoj tra Eŭropo und Israelo li vizitas ankaŭ la urbon Duisburg.
Li estas studento de fiziko, havas teknikan diplomon por agrikulturo kaj multaj
libertempaj interesoj.

Lia prelego estas pri braziliaj artoj de la historia tempo de Brazilio. Li ankaŭ respondis ĉiujn demandojn pri sia lando Brazilio.

 

2012-08, Esperanto-familio Lee el Koreio, Seulo, gastis en Duisburg kaj Krefeld

La korea esperantisto Lee Hyun Hee dum multaj jaroj praktikis Esperanton ĉefe per interreto. Nun li vojaĝis kun sia familio al Eŭropo, inter alie por renkonti malnovajn retajn geamikojn. La dimanĉon, la 19-an de aŭgusto, li pasigis en Duisburg kaj Krefeld, kie Esperantistoj - lokaj kaj el Slovakio kaj Ĉinio - akceptis lin kaj liajn familianojn en sia gaja rondo.

Dum la promeno tra Duisburg

Dum la promeno en Duisburg Dum la promeno en Duisburg La vivsavanto

... du belulinoj el Koreio

du belulinoj el Koreio
 

Brazilo akrobate - Prelego pri "Kapoejro" kun praktia prezentado

Paulo Felix, Brasilio En mardo, la 8-a de februaro, vizitis nian klubon en Duisburg la brazila studento Paulo Félix el Fortaleza, la ĉefurbo de la nordorienta provinco Ceará. Duisburg estis la lasta stacio de lia ok-semajna prelegvojaĝo tra Eŭropo, kiu okazis kadre de interŝanĝprogramo de Cearaa Esperanto-Ligo.
Paulo regalis la aŭskultantojn per du prelegoj. Unue li prezentis sian hejmlandon Brazilon
el multaj perspektivoj per interesaj bildoj. Tiun unuan parton finis profesinivela turisma varbofilmo por Ceará, farita plene en Esperanto. En la dua prelego ni eksciis, kiel ekestis la nacia lukto-arto Kapoejro (Capoejra) el la kulturo de sklavoj. Ni ne nur lernis, ke temas samtempe pri luktado, dancado, akrobatiko, sporto, kulturo, eĉ vivo-filozofio; - Paulo eĉ surprizis ĉiujn per praktika, akrobata prezento de diversaj movoj de tiu ĉi unika fenomeno.
Lia vizito certe restados en la memoro de la publiko.

Lars Sözüer, Duisburg

 

Prelego "Mafio ekonomia kaj la verkisto Roberto Saviano"


La 28-an de septembro
en la Esperanto-grupo de Duisburg en
tre agrabla atmosfero okazis interesa prelego "Mafio ekonomia
kaj la verkisto Roberto Saviano"
.  La prelegantino estis sinjorino Paola Birgit Giommoni el Italio, Arezzo.
Pli detaloj de ŝia prelego bv. legi en Prelego  (PDF)

La 22-an de septembro 2010 en la germana gazeto Westdeutsche Zeitung aperis artikolo pri Roberto Saviano - "Per vortoj kontraŭ mafio". Por legi la artikolon bv. klaki la dekstran bildon.


 

... la etoso de la vespero en bildoj


Gastoj el Kubo prelegis en la Duisburga Esperanto-grupo

La 24-an de novembro 2009 la Duisburga Esperanto-grupo ŝanĝis sian programon kaj akceptis interesajn kaj karajn vizitantojn el Kubo. En tiu tago la grupon vizitis s-ro Norberto Diaz kaj s-ino Yoandra Rodriquez. Ili raportis pri la venonta UEA-kongreso en Havano kaj pri sia hejmurbo Sancti Spiritus.









Por pligrandigi la bildojn bv. klaki


Radio 1live pri Esperanto Duisburg:

Auskultu  mallongan raporton  pri la loka Esperanto-grupo en la junulara programo 1LIVE de la granda radio-elsendejo WDR (Westdeutscher Rundfunk), kiun ĵurnalistoj de la kanalo, kadre de serio pri nekutimaj asocioj,
la 20-an de oktobro 2009 registris dum la klubkunveno.



al la komenco      reen al la startpaĝo