Kolonjo

reen al la startpaĝo  

Bonvenon en Kolonjo!

  La urbo Kolonjo, situanta ĉe la rivero Rejno, estas la plej malnova inter la germanaj grandurboj.  Jam en la jaro 50 p.K. romianoj altigis sian "Colonia Claudia Ara Agrippinensium" je la rango de urbo. Ği estis loka rezidejo de la Cezara imperio kaj rapide evoluiĝis je unu el la plej gravaj komercaj kaj metiistaj urboj de la imperio norde de Alpoj.

En mezepoko Kolonjo estis granda kaj potenca “libera imperia” urbo. La iaman gravecon cetere atestas multaj grandiozaj romanikaj preĝejoj kaj la fama gotika katedralo. Kolonjo, katedralo


Malgraŭ sia posta malriĉiĝo rezulte de la 30-jara milito, ĝi restis “libera urbo” ĝis la franca revolucio. En 1794 franca armeo okupis Kolonjon -
ĝi fariĝis parto de Francio (departemento "Roer").

Malgraŭ la senkompata bombado de la urbo dum la dua mondmilito
ĝia dupinta katedralo – la vizitkarto de Kolonjo – restis preskaŭ sendifekta. Hodiaŭ ĝi estas la plej fama kaj plej ofte vizitata objekto
en Germanio.

Kolonjo multe profitas nuntempe pro la reviviĝinta intereso de germanoj pri ĝia historio kaj mezepoka kulturo. La urbo kun siaj 1 017 000 enloĝantoj fariĝis nodo de trafika kaj industria komunikado, scienca, kultura kaj distra centro.

Tre famaj estas la Kolonjaj karnavaloj, la loka dialekto "Kölsch" kaj la samnoma speco de biero.

"Kölsch" estas la sola lingvo, kiun oni povas trinki, - spritas kolonjanoj.

La antikva romia citaĵo - “Kiu ne vidis Kolonjon, tiu ne vidis Germanion” – asertas sin nove.

 



La Kolonja Esperanto-Klubo (KEK) renkontiĝas ĉiam la duan lundon de la monato je la 8-a vespere.

Loko: La klubejo estas la Bürgerzentrum Ehrenfeld (BÜZE), Venloer Str. 429 en 50825 Kolonjo (Köln-Ehrenfeld).
            (Per metroa linio 3 aŭ 4 ĝis la haltejo Leyendeckerstrasse. Iru laŭ la Venloer strato centren - dekstraflanke
            vi  trafos  la enirejon de la "BüZe" (Bürgerzentrum Ehrenfeld).

Kontakto: S-ro Harald Schmitz, Dohlenweg 2, 50259 Pulheim, Tel.: 02238-56089, rete:

al la komenco      reen al la startpaĝo