I N F O R M I L O 247
Esperanto-Grupo Bremen
Eldono julio - septembro 1999

Sekr. D-ro Hans Walter Krüger, Dortrechter Str. 36, 28259 Bremen, Tel: 0421 561943
Informoj: Ostr. Hellmut Grebe, Tel: 0421 3963480
Grupa konto: Die Sparkasse in Bremen. Konto Bohn/Esperanto 1066 5594,BLZ 29050101
Red. INFORMILO Dieter Hartig, Aug.-Hagedorn-Allee 55, 28279 Bremen, Tel: 847 68 06

Nia programo

Memorigo:
La 9an de junio prelegos s-ro Franz Kruse: >> Ekskurso en Internet <<
je la 20a en nia nova kunvenejo.

Jen ni travivos unikan spektaklon, apenau kredeblan miraklon: promeni sur la ondoj chirkau la mondo kaj survoje kapti informojn kaj kontaktojn.

La nova kunvenejo:
Brodelpott, lernejo Schleswiger Straße 4
Bus-/Tramhaltejo Gustavstrato

La 7an de julio: Ghardenfesto en la bela ghardeno de s-ino Ruth Bohn!!

Ni memoras kun ghojo pri la belaj sunaj kunvenoj en shia ghardeno, la kunveno tie, estas ankau bela dum pluvo, kiam ni festas dense sidante en la dometo, kantante gajajn kantojn kaj recitante belajn poemojn. Chu vi memoras?

S-ino Bohn atendas vin ek de la 16a horo, por festi kun vi sunan, gajan ghardenfeston.
La ghardeno situas Fleetkirchenweg, che la Fleetkirche.
La vojo tien: Osterfeuerberger Ring, Fleetstr., Waller Damm. Mi konsilas, demandi automobiliston pri kunveturo.

En augusto ni feriu!!!

La 8an de septembro: "Feriaj travivajhoj"
estas la temo de tiu vespero, en kiu ni audos, en kiuj anguloj de la mondo niaj membroj vagadis.
Je la 20a en nia kunvenejo.


RETROSPEGULO

Grupkunveno la 10an de marto 99,

en kiu s-ro Kurt Meyer "nutris nin" per lingvaj sekretoj

Bedaurinde nur 7 personoj cheestis nian grupvesperon, en kiu s-ro Meyer enkondukis nin en lingvajn sekretojn de Esperanto. Per tio montrighis, ke la genia invento de la Internacia Lingvo (ekz. rilate al ortografio kaj fonetiko) ne nur produktis la simplecon de la 16 reguloj, sed fakte ekzistas kelkaj reguloj pli (i.a. la regulo pri minuskloj kaj majuskloj: Francio sed franco).

a) per preparita folio kun germanlingvaj tekstoj s-ro Meyer instigis nin al tradukado. En pluraj frazoj ni hezitis, char ni devis konfesi, ke ofte lauvorta traduko ne taugas au ech povus kauzi miskomprenon.

b) Tion s-ro Meyer klarigis al ni per kelkaj proverboj, kies bildoplena lingvo ne simple eniras alian lingvon:

1) Li mensogas tiel, ke la muroj krakas: Er lügt so, daß sich die Balken biegen.

2) Li elbatas kojnon per kojno : Er treibt den Teufel mit Beelzebub aus.

c) Ni ekzercis aritmetikajn taskojn: Chu estas korekte diri: du plus du estas kvar, au chu ... faras kvar?

d) Interese estas la derivado de esperantaj vortoj el aliaj lingvoj, ekz. la latina. Chu ili konservis sian originan sencon?

1.Ekz: deklami (t.e. laute paroli, reciti poemon) latine: "clamare" signifas "krii", "voki", kaj la prefikso "de-" signifas "de supre (malsupren), do: paroli de sur altigita loko (pupitro) al homoj / homamaso.

2.Ekz.: imposto. La latina verbo "pouere" signifas "meti", "impuoere" estas "meti sur (io au iu)". Tio konfirmis al ni, kion ni iam delonge sentis: Impostoj estas kvazau shargho, kiun oni metis sur nian dorson!

e) Esperanto-vortoj estas bone difineblaj, kiel evidentighas en PIV. S-ro Meyer donis al ni kelkajn difiniojn, kaj plejgrandparte ni sukcesis diveni la celitajn nociojn.

f) Speciala kampo estas la esprimo de sentoj per interjekcioj: PIV prezentas plurajn paghojn! Ekz.: he, ho, hej, hola, hohu, hojhehoj, ha lo (tel.!), for, hush, ek, halt, help, ho ruk, ahh, ktp.

Do, entute gaja, interesiga kaj pensiga vespero, en kiu ne efektivighis jenaj proverboj:

1. Parto pli vasta venos pli lasta: Das dicke Ende kommt nach.

2. Li estis kolera kiel cento da diabloj: Er war fuchsteufelswild-

Neniu el ni partoprenintoj de la grupvespero havis vinagron en la mieno: Niemand machte ein Gesicht wie drei Tage Regenwetter. Tute kontraue! Ni nur povis bedauri, ke la horoj de nia kunveno tiel rapide pasis. Koran dankon al vi, Kurt, pro via lerta gvidado de niaj pensoj"

Hellmut Grebe


Maja ekskurso. La 12an de majo

kunvenis 16 migrantemuloj de la grupoj Nienburg kaj Bremen che la akvomuelejo Klostermühle en la ferioregiono "Heiligenberg". Ni komencis per komuna kafotrinkado en la muelejo, kies muelej-instalajhoj kaj la granda akvorado ankorau funkcieblas. Char pluvetis, ni utiligis la tempon prezenti la historion de la regiono. S-ro Peek transprenis tiun taskon. Li raportis detale kaj interese pri la pratempaj remparoj, pri la mezepoka monahhejo kaj la homoj, kiuj rilatis ghin kaj ludis rimarkindajn rolojn. La monahhejo, el kiu nur restis malgranda skulptajho, estis klera centro kaj elradiis mirinde en la tiaman epokon. S-ro Peek esploris la historion en biblioteko.

La suno brilis - nun ek ni migris. Tra belega valo ni vagadis, ghis ni finfine atingis la pratempajn fortikajhojn. Sur la remparo ni iris laulonge, ghis ni grimpis tra kruta valo kaj atingis vojon, kiu kondukis nin al Klostermühle. Jen la mastrino jam aranghis nian vespermanghon: sur gigantaj pladoj shi metis diversspecan shinkon kaj fromaghon kaj apud butero staris grivoj-potoj. Bonhumore ni svingis la manghilarojn. Chiu manghis lau sia apetito.

Sekvis agrabla vespero. Ni kantis bele kaj laute, S-roj Grebe kaj Peek deklamis memverkitajn poemojn kaj iu kaj tiu aldonis ion kaj tion. Krepuskis jam, kiam ni decidis hejmenveturi.

Ni chiuj samopiniis, ke estis unu el niaj plej belaj Majaj Ekskursoj.

Hg


Auch das ist wichtig

Der "European" ist eingestellt. Nach 10 Jahren stellte der Herausgeber der englischsprachigen europäischen Zeitschrift ihr Erscheinen ein. Bis zuletzt war es nicht gelungen, genügend Bürger der Europäischen Union als Leser zu gewinnen. Die Zeitung blieb in der Verlustzone.

Mit den European ist auch der Versuch gescheitert, Englisch als die Sprache der breiten Öffentlichkeit auf europäischer Ebene zu etablieren. Englisch ist und bleibt zwar auch in Europa die wichtigste Sprache im internationalen Austausch. Englisch bleibt aber auch die Sprache des Handels und der Profankommunikation. Es ist noch weit davon entfernt, den Sprung in die Wohnzimmer der Deutschen, Franzosen, Griechen oder Portugiesen zu schaffen. Die Sprachenfrage in Europa ist offener denn je zuvor.

Aus "Esperanto aktuell"


Sensacio en la Goethe-jaro: Fausto I kaj II en Esperanto

Bona okazo: En la jaro de la 250a datreveno de la naskigho de Johann Wolfgang von Goethe en la "eldonejo mondial" (Berlin) jhus aperis ambau partoj de "Fausto" en Esperanto.

La tradukojn faris Karl Schulze (1910-1983), en kies esperantigo siatempe en GDR jam aperis la romanoj "Nuda inter lupoj" de Bruno Apitz (1974) kaj la "Trigrosha romano" de Bertolt Brecht (1977), ambau en Edition Leipzig (la lasta kunlabore kun Bleicher Verlag Gerlingen).

La manuskripton preparis kaj redaktis Ulrich Becker. Li ankau verkis kelkpartan enkondukon (El la vivo de Goethe, La literatura kreado de Goethe kaj lia "Fausto", "La Fausto" en Esperanto, La tradukinto de "Fausto": Karl Schulze). La eldonajho ankau enhavas ampleksan eseon de la tradukinto (La aventuro de la Faust-tradukado). Glosaro che la fino faciligas la komprenon de diversaj aludajhoj en la teksto.

La libro estas solide broshurita. La kovrilo prezentas grafikajhojn de la uson-hinda artisto Uday K. Dahr.

Chu esperantisto ne hezitu, rapide havigi al si la libron, kiel belegan donacon ech en kelkaj ekzempleroj. Ghi ja estas elstara argumento pri la kultura valoro de Esperanto! La libro kostas nur 24 germ. markojn kaj haveblas che la libroservoj.

Vi povas vin turni ankau rekte al Mondial-Verlag: Giselastr.12, 10317 Berlin.


Mundfunk ist die beste Werbung

Auf das Weitersagen von Mensch zu Mensch sollten wir mehr Gewicht legen. Das gilt besonders für das Weitersagen unserer Erfahrungen mit Esperanto.

Wir können von den bekannten "Hausfrauen-Tupper-Parties" lernen. Da lädt eine Hausfrau Bekannte ein und stellt die Vorzüge der Schüssel mit dem dicht schließenden Deckel vor. Weil sie selber begeistert ist, erzählt sie von ihren Erfahrungen - und begeistert auch ihre Gäste.

Begeisterung steckt an!

Es fängt damit an, daß ein Esperantist einem anderen Menschen berichtet, welche Erfahrungen er mit Esperanto gemacht hat.

Mundfunk wirkt besser und direkter als Rundfunk. Gerade auf die Erfahrungen kommt es an.

Hg
 
Truthahn    Was sagt die Truthenne, die den Truthahn lockt??

   "Computer".

Esperanto-Gruppe BremenInformilo