I N F O R M I L O 248
Esperanto-Grupo Bremen
Eldono oktobro - decembro 1999

Sekr. D-ro Hans Walter Krüger, Dortrechter Str. 36, 28259 Bremen, Tel: 0421 561943
Informoj: Ostr. Hellmut Grebe, Tel: 0421 3963480
Grupa konto: Die Sparkasse in Bremen. Konto Bohn/Esperanto 1066 5594,BLZ 29050101
Red. INFORMILO Dieter Hartig, Aug.-Hagedorn-Allee 55, 28279 Bremen, Tel: 847 68 06

Ni adiauas de s-ro Rudolf Eigendorf

Li mortis la 23an de majo post multjara severa malsano.
Li estis agrabla, vigla homo, kiu grave vigligis nian grupon. Li estis ghis la fino de sia vivo interesita pri lingvoj kaj multaj aliaj sciencaj aferoj.
Tagojn antau sia morto li telefonis kun kelkaj membroj de nia grupo kaj deziris al Esperanto bonan progreson. Neniu el ni supozis, ke estis lia adiauo.
Li restas por chiam en nia bona memoro; ni dankas pro la tempo kune kun li.    Ripozu nun en paco, kara amiko Rudolf.



Nia programo

Memorigo:

La 8an de septembro: "Feriaj travivajhoj"
estas la temo de tiu vespero, en kiu ni audos, en kiuj anguloj de la mondo niaj membroj vagadis.
Kulmino estos la raporto de s-ro Bodo Ehrlich pri sia vojaøo al Israelo.
Je la 20a en nia kunvenejo.

La 13an de oktobro (je la 20a en nia kunvenejo)
S-ino Elisabeth Kruse ludos kun ni, ekzemple „Skrabble“.

La 10an de novembro (en nia kunvenejo)
S-ro Kurt Meyer meditos kun ni pri la jaro 2000.

La 8an de decembro ZAMENHOFFESTO
Invitis nin familio Krüger. Detalajn informojn pri tiu tradicia festo legu en Informilo 249.
 


Nia Brodelpott troviøas: en la lernejo „Schleswiger Strato 4“
Bus- kaj tramhaltejoj: „Gustavstrato“
maþu tra la Gustavstato, tiam tra la tunelo
kaj poste duone maldekstre en la Schleswiger straton.


RETROSPEGULO

Printempa kantado (Aprilo 1999)

Vershajne nia fidela legantaro jam rimarkis la mankon de la aprila retrospegulo; nu, chi tie ghi estas kvazau suplemento.
Kvankam grupaj kantadvesperoj regule estas shatataj programeroj, nunjare nur malmultaj membroj kunvenis. Sed tiu chi cirkonstanco nenion senkuraghigis: Baldaue la gaja rondo ekkantis: „Migrado, mia korplezur!“ Aliaj kantoj sekvis, Hellmut Grebe akompanis nin per sia gitaro. Li ankau prezentis kolektajhon de diversaj kantlibroj en Esperanto.
Ni estis dankemaj por tio chi vespero.

H.-W. Krüger


Rusa Esperantisto vizitis nian urbon

Fin´ de majo ghis komenco de junio restis rusa Esperantisto, d-ro Maximilian Aderkass, en Bremen, entute nur kelkajn tagojn. La okdeka naskightago de sia kuzo, emeritita pastoro Claus von Aderkass, donis kauzon al li por tiu vizito; d-ro Aderkass klopodis kontaktigi kelkajn Esperantistojn de nia urbo, sed malfeliche la plej granda parto feriis au malbonfartis (ekzemple Dieter Hartig estis jhus preta por sia enhospitalighado). Kompreneble ni ankau ne povis aranghi eksterordinaran grupvesperon.
Finfine Axel Knapp povis fari sufiche longan biciklan ekskurson kun d-ro Aderkass, Axel montris al li la plej gravajn urbajn vidindajhojn.
Krome ges-roj Krüger  invitis lin por vespermanghado. Tiu chi okazajho estis ghuste bonvena or ekscii ion pri la historio de la latva familio Aderkass, de sia hejmurbo Rostov (Don), la kultura vivo en Rusio ktp.
D-ro Aderkass flue parolis Esperanton, krome li ankau regis iomete la germanan lingvon.
La horoj nur tro rapide forflugis.

H.-W. Krüger


Aperis: Granda Vortaro Esperanto-germana

Jhus aperis la supozeble ghis nun plej granda iam ajn eldonita vortaro Esperanto-nacia lingvo. La prestigha lingvistika eldonejo Helmut Buske Verlag Hamburg aperigis "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de Erich-Dieter Krause. La 882-pagha, etlitere kaj dense presita vortaro enhavas pli ol 80 000 artikolojn kaj lingvajn esprimojn en Esperanto kun siaj germanaj ekvivalentoj.
La vortaro havas dulingvajn antauparolon, instrukcion pri la uzo de la vortaro, listojn de mallongigoj kaj uzita literaturo. La lingva materialo konsiderinde superas tion de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV). La Vortaro ne nur registras la chiutagan lingvon, sed ankau prezentas multan faklingvan materialon el plej diversaj sciencaj kampoj. La vortaro sendube estas utilega ankau por nekonantoj de la germana lingvo.

La autoro estas unu el la malmultaj profesie trejnitaj  leksikografoj, pri kiuj disponas la esperanta leksikografio.  Li estas profesoro pri indonezia lingvo che la Universitato de Leipzig, membro de AdE. Li verkis i.a. ampleksan vortaron Germana-Esperanto (pli ol 40 000 artikolvortoj) kaj grandajn vortarojn por la indonezia lingvo.

La libro  estos havebla kontraý 68 markoj dum (kaj ghis) la chi-jara UK (ch. 34 euroj).  Post  la  kongreso ghi estos  havebla  kontrau ch. 40 euroj  che  UEA kaj  aliaj  gravaj libro-servoj. Oni ankau povas rekte mendi che la eldonejo:
Helmut Buske Verlag, Richardstr. 47, DE-22081 Hamburg, tel. +49-40-299958-0, fakso: +49-40-299958-20, retadreso: buskepubl@aol.com.

Jen la kompleta titolo:
Krause, Erich-Dieter (1999): Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch.
Hamburg: Helmut Buske Verlag, IVX + 882 p.

Detlev Blanke


Fervoja katastrofo

En la frosta vintra nokto trovighis sur la laboreja trako du malnovaj, difektitaj 3a-klasaj fervojvagonoj. La fenestraj vitroj estis frakasitaj, tiel ke la vento facile povis enveni kaj chirkaueniri, en la tegmento estis truoj, en la vagon-kesto ghibajhoj - ili valoris nenion. Nun ili estos dismuntitaj - shanghighis al brulligno kaj ferajho. Ne valoris paroli pri tio.

Sed unu el la malnovaj difektuloj tamen parolis: “Oj!“, ghi diris, kiam la negha shtormo ghin forte skuis.
- „Shajnas ke vi lamentas“ diris la alia vagono.
- „Miaj risortoj estas tiom rustaj, ke mi preskau ne povas elteni la doloron“ ghemis la unua.
- „Je Dio - mia spino estas rompita, frakasita, tordita kaj fleksita - sed mi tamen ne lamentas pro tio.“
La rusta virino - chiuj vagonoj estas lau siaj naturo kaj fiziko virinseksaj - iom pripensinte la riprochon diris:
- „Vi chiam estis iom aroganta, 567. Vi ja estas nur 3a-klasa, same kiel ni aliaj.“
- „Mi ne chiam estis 3a-klasa“ mallaute kaj fiere diris 567.
- „Chu ne?“
- „Antau unu jaro estis veluro sur miaj seghoj. Mi estis 1a-klasa meze kaj 2a-klasa en la finoj.“
- „Tion mi tute ne sciis! - sed kio okazigis, ke vi degradighis?“
- „Tio estas longa historio.“
- „Rakontu nur. Mildighas la rusto, kiam oni auskultas.“
567 profunde ekghemis en la vakua cisterno kaj diris:
- „Chiam estas la amo, kiu malfelichigas nin virinojn. Chu vi konas la lokomotivon A 603?“               - „Jes, vere, kiu ne konas lin.“
- „Li farighis mia fatalo. Li estis la plej bela, la plej eleganta viro, kiu iam ajn movis lau du reloj. Dek du radojn li havis, kaj dum li alvenis la tero tremis. Liaj okuloj estis brilaj kiel la suno, la vocho tre bela kaj vireca kaj la fumo la plej delikata. Li kaj mi estis fianchoj dum ses monatoj.“
- „Chu per ringoj?“
- „Pli ol tio - per kupliloj. Ni iris kune - unu tuj post la alia - chiun tagon. Proksimighante al mi, li audigis du longajn, profundajn sonojn, kaj post momento mi sentis liajn fortajn bufrojn sur la miajn. Li premis min al si, tiel ke mi kriegis pro ghojo. Mi estus povinta akompani lin ghis la fino de la mondo - sed estis nur 548 kilometroj, precize. Jen la fino.“
- „Lokomotivoj estas kanajlaj estajhoj.“
- „Ech ne unu vorton mi toleras pri li, lia koro estis el nobla metalo, sed li estis malforta malgrau siaj fortoj. Dormvagono venis inter nin, shin li ne povis kontraustari.“ 
- „Tiuj longachulinoj!“
- „Jes, vi pravas. Ghuste tia estis. Shi portis balgojn - antaue kaj malantaue. Kaj ilin shi en- kaj eltiradis, tiel ke virta vagono nauzas, - prefere mi elbrulu ol porti tian aparaton.“
- „Ankau mi - sed al la lokomotivoj tio sendube plachas.“
- „Shi ensorchis lin, tiel estas. Shi havis ok radojn - tio estas tre nevirinece - kaj shi kompreneble estis rafinita - veluro kaj silko, speguloj kaj krachujhoj chie. Plena de puloj, kiel ni aliaj de shrauboj. A 603 forgesis min en malpli ol unu semajno. Por shi li fajfis - shin li chirkauis per fumo de mateno ghis vespero.“
- „Kial estas elegante havi pulojn?“
- „Al vi, kiuj estas el ligno, ne eblas ekhavi ilin, do estas elegante. Sed mi klopodis ignori ilin. Li ja povus tedighi de shi, la dormachulino, kaj reveni al mi. Pacience mi atendis unu jaron - preskau. Sed tiam mi audis ke ili ... ili kune ekhavis drezinon ...“
- „Kion mi diris!“
- „Vi diris nenion. Sed mi ech ruinighis pro chagreno. Mi devis iri al laborejo, kaj tie ili forprenis la veluron kaj faris min 3a-klasa.“
- „Tio estas vera tragedio“ la ligna vagono knare diris.
- „Jes atendu iomete, mi ankorau ne finis. Iun tagon, post mia reveno, mi alproksimighis al A 603. Mi intencis doni al li saluton de la laborejo, lia naskighhejmo - je Dio! nur tion mi intencis. Sed li ja ankorau estis ensorchata de shi - la vermo -, li ne auskultis min, sed donis pushon en la direkton lau kiu mi alvenis. Estis la plej forta pusho kiun mi iam ricevis, mi estis kvazau senkonscia, kiam mi rapidegis lau la reloj. Sed kiam mi rekonsciighis, mi ekvidis, ke la dormvagono - la domagho de mia vivo - kushas peze kaj apatie nur iomete for. Mi akcelis la iradon - nun venis la horo de la vengho. La manovristoj kriegis, sed mi estis nehaltigebla.  Mi levis min sur du radojn kaj  frapegis shin sur la balgoj, tiom ke mahagono, speguloj, litoj kaj puloj splitighis. Dauris du tagnoktojn disigi nin, tiom interprenintaj ni estis. Shi neniam plu farighis vagono - almenau ne dormvagono!“
- „Bone farita!“ ridachis la alia vagoneto. „Kion la lokomotivo diris pri tiu afero?“
- „Li melankoliighis - li ne plu retenas la vaporon, kaj oni diras, ke li nur nevolonte preterpasas akvujon.“
- „Sed ankau vi rompighis pro la kolozio.“
- „Mi rompighis, jes, sed mi frontas la morton felicha. A 603 ne longe vivtenas - kiu scias, eble ni renkontighos en la fandfornego!“

Ghuste tiam ambau vagonoj eksilentis, char nun la laboristoj venis kun siaj segiloj kaj rompiloj.

De Johannes Buchholtz, el la dana tradukita: Erna Hauge
Tiu historio trovighas en „La verda relo“, beletra antologio pri fervojo
 

Esperanto-Gruppe BremenInformilo