I N F O R M I L O  253

Esperanto - Grupo Bremen

Septembro – Decembro  2000


Sekr. D-ro Hans Walter Krüger, Dordrechter Str. 36, 28259 Bremen, Tel: 0421 561943

Informoj: Prezidanto OStR. Hellmut Grebe, Tel: 0421 3963480

Kasistino Ruth Bohn, Tel: 0421 38 27 15

Red. INFORMILO Dieter Hartig, Aug.-Hagedorn-Allee 55, 28279 Bremen, Tel: 847 68 06


 


Fotis: Günther Peek


Fotis: Dieter Hartig

 

                                                                       

Maja Ekskurso al kastelo Schönebeck

kaj Bremer Schweiz (20an de majo 2000)

 

Nia programo:

 

La kunvenoj okazos en nia kunvenejo „Brodelpott“ je la 20a horo

 

-          La 13an de septembro: Chiu raportas pri siaj feriaj travivajhoj.

-          La 11an de oktobro: prelegos s-ro Kurt Meyer pri

                          La BREMER KOGGE

-          La 8an de novembro: Ni dikutos kun s-ro Bodo Ehrlich pri

                           Esperanto sen mitoj

-          La 9an de decembro:

              Ni invitos niajn geamikojn el Groningen

                          (detalojn ni komunikos per speciala Informilo)

 


Retrospegulo

Ghemelaj urboj de Bremen

prelegis s-ro Bodo Ehrlich la 7an de junio 2000

Kun ghojo ni akceptis, ke Bodo Ehrlich disdonis okaze de sia naskightago (1.6.) al la cheestantoj (9 personoj) kapuchinon kaj frandajhojn, antau ol li komencis sian prelegon.

„Bremeno kaj ghiaj ghemelaj urboj“.

El la parlamenta domo li ricevis la informon, ke kontaktoj inter Bremeno kaj ghiaj ghemelaj urboj preskau nur ekzistas surpapere, kvankam en la pasinteco kelkfoje okazis intershanghoj de oficialaj delegacioj.

La Bremena Turisma Centro minimume povis havigi al li liston de tiaj urboj; estas jenaj: RIGA (Latvio), GDANSK (Pollando), DALIAN (Chinio),HAIFA (Israelio), BRATISLAVA /Slovaka respubliko), KORINTO (Nikaragvo), IZMIR (Turkio).

La financa kadro por chiuj kontaktoj nur estas sumo da 40.000 gmk dum unu jaro. Per tio ne eblas efikoplenaj kunlaborado au interrilatoj. Fakte regulaj kontaktoj ne ekzistas, kvankam ja kelkaj el tiuj urboj havas paralelan strukturon al Bremeno, ekz. pro la proksimeco de la marbordo (kiel Hanso-urboj).

Post tiu rigardo al la nuna situacio Bodo Ehrlich diskutis kun ni pri diversaj aspektoj:

-          Chu eblas intensigi la kontaktojn al kelkaj urboj per forstreko de aliaj el la listo?

-          Chu esperantistoj povas kontribui ion al tiu intensigo? (Ekzistas ja UEA-delegitoj en kelkaj urboj)!

-          Chu ni kiel esperantistoj povus mondvaste kunlabori en certaj kampoj (ekz. trafiko, komerco, tekniko, kulturo), ech se ne temas pri ghemelaj urboj?

-          Chu ni sufiche priatentas, ke la graveco de ghemelaj urboj shanghighis pro forigho de la komunisma sistemo? Char por multaj homoj en la iamaj komunismaj landoj la ghemeligho de urboj ebligis al ili kontaktojn al okcidentaj landoj, do konkretajn avantaghojn.

Fine ni transiris al ghenerala diskutado:

-          Chu ni bezonas idealojn?

-          Kion signifas homaranismo hodiau?

-          Chu ni nur alstrebu komercajn au financajn celojn en internaciaj rilatoj?

-          Kiel Esperanto ne ludas pli gravan rolon kiel ligilo inter la popoloj kaj shtatoj?

-          Kio estas la vera kauzo, ke la motivigho lerni Esperanton preskau malaperis? Chu (nur) la angla kulpas?

 

Kvankam ni ne trovis la grandajn solvojn por chiuj mondvastaj problemoj en tiu grupvespero, ni tamen estis kontentaj, ke Bodo Ehrlich instigis nin al tiu vigla diskutado. Koran dankon!

Hellmut Grebe

 

Kia komuneco inter biciklo kaj jaketo?

Char sendube la kara leganto ne povas facile respondi, mi memoras al la fino de la bona prelego de Bodo Ehrlich. Jes, ja, ambau, biciklo kaj jaketo, povas malaperi. Post la adiauo ni konstatis: Mankis jaketo!! Ni serchis chie, sed sendube ghi estas for. Momenton poste sekvis la terurkrio: Mankas biciklo!!

La sola diferenco inter tiu komuneco: La jaketo reaperis, la biciklo restis for. Do, ne estas kompleta komuneco.
Hg

 

Tradicia Ghardenfesto la 5an de julio 2000

Invitis ge-sroj Meyer al sia ripozdomo en Ahausen

La vetero estis jam de tagoj pluvema kaj malagrabla. Certe la kauzo, ke nur ok membroj venis. La veturo tien okazis en torenta pluvo. Sur la autoshoseo ni nur malrapide povis veturi. En Ahausen (apud Rotenburg) la vetero ne plu estis problema, sed despli granda la malfacilajho trovi la, en arbaro kashitan, posedajhon. Precipe, char la numerumo de la parceloj estas neregulaj.

Intertempe la vetero plibonighis kaj ni povis ravite admiri tian belan terangulon. Meze en arbaro situas la bela domo de niaj gegastigantoj Gunthild kaj Kurt. Grandaj fenestroj ebligis rigardon en la arbaron.

Ni aranghis nin komforte, trinkis glason da suko kaj la interparolado vigle fluis. Ech matematikajn kaj astronomajn problemojn ni serioze pritraktis, dum la sinjorinoj sendube traktis pli eminentajn inajn temojn.

Anstatau la kutima kolbasrostado ni preferis chifoje manghi haringojn. Sur la tablo trovighis poto plene da shelkuiritaj terpomoj, matjes-haringoj ja chiu kunhavis, trinkajhoj ne mankis kaj bonhumoro ankau ne. Estis amika rondo chirkau la tablo. Pli-malpli lerte chiu sensheligis siajn terpomojn. Gunthild ofertis delikatajn saucojn kaj multajn aliajn delikatajhojn. Babilante, manghante, trinkante, sensheligante ni travivis felichan tempon.

La krepuskado konstante shanghighis la aspekton de la arbaro. Estis mirakla konstato, kiel bela ja estas la naturo.

En agrabla rondo ni sidis kaj la interparolado ne chesis. Estis jam malfrue, kiam ni adiauis kaj serchis la hejmenvojon tra mallarghaj arbarvojoj. Lasta mansvingo kaj ankoraufoje koran dankon pro tiu felicha kunveno.

Hg

 


TROVAJOJ (Nova rubriko, en kiu ni aperigu interesajn artikolojn)

 

En la dana revuo „Dana Fervojisto“ 4 pagho 16 mi legis:

Rusaj vortoj en Esperanto

Ankau lau etimologia vidpunkto tre interesas nia lingvo.

Ni laike scias, ke 60% de la Esperanta vorttrezoro estas romana, t.e. el la latina kaj itala, franca, hispana, portugala, rumana.

Aliaj 30% devenas el la anglo-saksaj: germana, angla, nederlanda kaj el la norvega, sveda, dana, islanda kaj la feroa.

La restajn 10% ni havas el diversaj aliaj lingvoj, kiel la hungara, finna, china, japana, araba – por mencii nur kelkajn. Ech el la eskima (inuita) ni rekonas vortojn: kajako, anorako, iglo.

El la rusa ni trovas relative malmultajn vortojn, kiuj ekzistas en kaj la rusa kaj en Esperanto. Mi notis kelkajn kaj pludonas ilin en la sekva listo:

 

barakti   

kolbaso   

rimeno

bolshevismo   

kolhhozo   

same

brovo   

komsomolo   

serpo

bulko   

krom   

servrugo (al kiu specio apartenas i. a. sturgo)

burko (felta mantelo)

kruta   

celo   

nepre   

sputniko

cherpi   

perestrojko   

svati

gladi   

programo   

toporo (porarba adzo)   

glasnosto   

poshto   

ujutna

kacho   

pramo   

vosto

klopodi   

prava   

   

kochero

 

Por danoj vortoj kiel akademio plej ofte tuj rekoneblas. Por rusaj komencantoj la supra vico estas t. n. senpagaj vortoj.

M.Gr.

 

(Postnoto de la redaktanto: Ni utiligas la okazon klarigi la signifon de la bonega, sed multe diskutata vorto „ujutna“. Lau rusa-dana vortaro la vorto уютный signifas „hyggelig“ (Russisk-dansk orbog, Gyldendal 1992, pagho 463), do komfortsenta, ekz. en agrabla kunestado inter bonvolemaj homoj. Al kelkaj niaj legantoj estas konate, ke ni pledas por pli vasta uzo kaj diskonigo de tiu agrabla vorto, kiu perfekte karakterizas la etoson de – feliche plej multaj – Esperanto-aranghoj)

 

Sendube, ni traktos tiun interesan artikolon en nia grupvespero. Mi scivolas pri la rezulto.   Dankon al niaj danaj samideanoj!

Hg