B o l a n t a   K a l d r o n o

INFORMILO 261

Esperanto-Grupo Bremen

Majo 2002


 

Informoj pri nia Maja Ekskurso

La 11an de majo

 

Sinjorino Dietrich kaj la Esperanto-Grupo Unterweser afable invitis nin al Elsfleth.

 

Jen la programo:

Ni kunvenos je la 14 a horo en la domo de sinjorino Dietrich.

Post la bonvenigo komencighos la gvidata rigardo de la urbo. Survoje ni vizitos preghejon. Atendos nin tie pastoro por gvidi kaj klarigi sian preghejon.

 

Ni reiros al la domo de sinjorino Dietrich por ghui kafoklachon kune kun la grupanoj de la grupo Unterweser.

 

Membroj, kiuj venos per auto, orientighu lau la dorsflanka skizo.

 

Membroj, kiuj prefere biciklos al Elsfleth renkontighu che la prama albordighejo sur la Lemwerdera flanko.

La vojo tien:

Per fervojo je la 10.40 a horo ek de Bremen Hbf. al Vegesack.

Biciklu al la pramo. Ghi ekveturas je la 11.30 a de la Vegesacka albordighejo.

 

En Lemwerder atendos vin Familio Kruse por komune kun vi bicikli al Elsfleth (ch. 20 kilometrojn).

 

Sendube, ni travivos tre agrablan, interesan Majan Ekskurson dank´ la aktiveco de la vigla Esperanto-Grupo Unterweser.

Hg


Informilo 262 aperos en junio.

Programshangho: Nia ghardenfesto okazos la 24an de augusto.



 

Sekr. D-ro Hans Walter Krüger, Dordrechter Str. 36, 28259 Bremen, Tel: 0421 561943

Informoj: Prezidanto OStR. Hellmut Grebe, Tel: 0421 3963480

Kasistino Ruth Bohn, Tel: 0421 38 27 15

Red. INFORMILO Dieter Hartig, Aug.-Hagedorn-Allee 55, 28279 Bremen, Tel: 847 68 06