B o l a n t a   K a l d r o n o

INFORMILO 262

Esperanto-Grupo Bremen

Julio - Septembro 2002



Migrado tra la beleta urbo Elsfleth


Kuraghaj biciklantoj krurbaraktis de Bremen al Elsfleth


Felicha Maja Ekskurso al Elsfleth

Detala raporto aperos en nia Informilo 263, ne plu estas loko en tiu eldono.

Sunplena, gaja Ghardenfesto en la nova ghardeno

Persikoflora vojo (Pfirsichblütenweg) 48

Atentu la shanghitan daton!!!! La 24an de augusto !!!!

Ekde la 17-a horo

 

Wegebeschreibung:  Hinter dem Waller Bahnhof links in die Fleetstraße,
dann aber LINKS am Fleet entlang bis zum Ende, wo es dann links in den Wiesenweg geht.
 Ziemlich am Ende dann rechts befindet sich der Pfirsichblütenweg.

Parkmöglichkeit (extra für Gäste) vorhanden.                                      (Text Ruth Bohn)

 

 

RUTH  BOHN

invitas tre kore la membrojn de nia grupo festi en la nova

ghardeno la chijaran tradician ghardenfeston!

 

Kunprenu NUR bonan humoron,

belan veteron -- pri chio alia zorgos   Ruth Bohn.

 

Do, VI estas kore bonvenaj travivi kune felichan, agrablan

ghardenfeston. 

(Automobilistoj: Kunprenu kunfaldeblan seghojn.)

 

Anoncu vian partoprenon   (38 27 15)

Hg


Retrospegulo

Radiis ankau al Bremen:

La 45a Internacia Seminario en Rotenburg (Wümme)

Al la Internacia Seminario de la Germana Esperanto-Junularo partoprenis pli ol 300 junaj homoj. Evidente ili elektis la renkontlokon denove en Malsupra Saksio, char ili travivis lastjare en Cuxhaven agrablan, sukcesan kunvenon.

La 29a de decembro 01 ili ekskursis al Bremen. Subite la stacidoma placo estis plenplena da esperantoparolantaj junuloj. Senescepte ili parolis flue nian lingvon, tamen mi povis konstati, ke estas ankau eksterlandanoj inter ili. Poste mi eksciis, ke estas partoprenantoj el Argentinio, Benino, Chinio, Israelo, Japanio, Nigherio, Sovetunio kaj Usono.

La organizado funkciis modele: formighis kvar grupoj. Du el ili vizitis la Transmaran Muze­on, la aliaj du marshis tra la urbo gvidita de s-roj Grebe kaj Meyer. Posttagmeze alternighis la afero: nun la muzea grupo estis gvidata de s-ino Bohn kaj s-ro Ehrlich.

En la muzeo estis variaj prezentadoj: Unu grupo audis ion pri internacia komerco. La alia grupo iris kun gaja afrikano, kiu estas gvidisto de la muzeo. Li disdonis muzikilojn kaj instruis al la grupanoj bati la takton. Kun lia tamburo ili marshis en ekspoziciitan vilaghon. Tie li klarigis chion pri la vivo en afrika vilagho. Ili ech lernis dancon kaj kanton.

Mi sentas ghojon, ke niaj junaj gastoj travivis interesan tempon kaj kunprenis sendube bonan memoron pri Bremen.

Hg

La enkonduko de la “EURO – Valuto” 

Grupvespero la 9an de januaro 2002

En la lastaj monatoj kaj semajnoj de la jaro 2001 ni povis ricevi preskau chiutage in- formojn kaj sugestojn pri la komuna valuto de la centraj europaj shtatoj. La shtato mem varbis por la akcepto de la novaj monbiletoj kaj moneroj. Sed kelkaj homoj tamen avertis, au minimume supozis, ke ekestos problemoj, chu en la praktika uzado, chu en la risko, ke ekonomie malfortaj landoj povus kauzi baldauan senvalorigon de la nova valuto.

                    

Nun, la diskutvespero montris, ke la anstatauado de la gmk per la Euro okazis tute sen­probleme: Post ok tagoj nur malmultaj homoj posedis ankorau gmk au volis pagi per ghi. Do, la planita diskutado preskau ne funkciis! Sed nia grupo majstris ech tiun krizan situacion, char preskau chiu el la 11 cheestantoj povis kontribui privatajn spertojn kaj observojn pri la uzado de la Euro. Tiamaniere la ghenerala rakont-temo  igis la vesperon interesa! Kaj ni vidos, chu post kelkaj jaroj la valoro de la nova valuto estos ankorau la sama.

Hellmut Grebe

Hellmut Grebe lumbildprelegis.
Grupvespero la 13an de marto.

Nia prezidanto Hellmut Grebe malfermis la grupvesperon per bonvenigaj vortoj.

Kiel kutime ni traktis unue aktualajn temojn, chifoje pri nia Maja Ekskurso. Nia gastiganto, la Esperantogrupo Unterweser ja invitis nin al Elsfleth kaj proponis diversajn programerojn, teknikajn, maritimajn kaj kulturajn. Post diskutado ni unuanime akceptis la kulturan, kiu konsistas el gvidata urb-konatigho, vizito de belaj preghejoj kaj kafotrinkado che la ege aktiva motoro de la grupo Unterweser s-ino Reintraud Dietrich.

Teknike la preleg-tekniajoj jam estis instalitaj helpe de tablo kaj segho-sur-tablo. Temas pri la granda ekrano kaj la projekciilo.

Hellmut Grebe komence skizis sian lastfojan vojaghon al la Baltika Maro. Per mapo li montris la vojon de Tilsit, Kurische Nehrung ghis Kaliningrado.

Liaj bildoj estis eksterordinare belaj kaj montris, ke Hellmut tre amas la netushitan naturon. Apenau venas turistoj al tiu soleca regiono. Arbaroj abundis tie. Estas tial nature, ke la domoj estis konstruitaj el ligno. Rimarkinde multaj skulpturoj el ligno trovighas, en foje skurilaj formoj, en tiu regiono. Lerte Hellmut raportis pri la okazajhoj dumvoje kun entute 12 interesitaj homoj. Hoteloj tie ne ekzistas kaj ankau je seperataj chambroj oni devis rezigni. Sed la gastamo estis modela.

La gvidantoj rakontis survoje pri la moroj kaj ech ankau fabeloj, ili atentigis pri maloftaj plantoj, floroj kaj drogherboj, kiujn Hellmut fotis kaj montris al ni. Same ni vidis malgrandajn preghejojn kaj etajn vilaghojn.

La prezentajho de Hellmut estis eksterordinare bela kaj interesa, tial sekvis poste vigla demandado kaj diskutado. Fine ni chiuj konstatis, ke ja en la mondo ankorau ekzistas paradizoj.

Ni kore dankis pri tiu interesa bildprelego kaj bondeziris Hellmut Grebe pri tiu travivajo.

   Hg

 Du esperantistoj el Armenio vizitis nian grupon

 (la 10an de aprilo)

Ni chiuj estis tre scivolemaj pri niaj gastoj el apenau konata lando. Trajne ili alvenis la 9 an de aprilo en Bremen, akceptitaj de familio Grebe, kiu ankau gastigis ilin.

Hellmut Grebe gvidis niajn gastojn tuj post la alveno tra nia urbo, en la unua parto akompanita de Franz Kruse al la urbocentro. Post rondiro tra la urbo familio Grebe pasigis babiladoplenan vesperon kun siaj gastoj.

Merkrede matene familio Grebe faris kun ili ekskurson por montri al ili la artistan vilaghon Worpswede.

Vespere, en nia kunvenejo, ni sidis kun niaj gastoj en granda rondo. Hellmut Grebe malfermis la kuneston per bonvenigaj vortoj.

S-ro Stepan Sazgsjan ludis gitaron kaj s-ino Lida Elbanjan kantis, plejparte en Esperanto, sed ankau en sia gepatra lingvo. Shi interese raportis inter la kantoj pri historiaj, geografiaj aferoj kaj pri la homoj en la lando Armenio, kie la loghantoj plejgrandparte apartenas al la kristana religio. Chirkau Armenio estas kvazau duoncirklo de islamaj shtatoj.

La fruan historan periodon atestas multaj trovitajhoj, precipe el la tempo antau la nuna tempkalkulo. Lida menciis la tricentjaran turkan okupon de la lando same kiel la premon pere de rusa armeo. Pro dauraj diversaj persekutoj pli kaj pli la lando malgrandighis. Multaj homoj nur povis savi sin per fugho. Sekve de tio Armenoj vivas hodiau en 60 landoj (6 milionoj), en Armenio mem restis nur 3 milionoj.

La ekonomia situacio estas mizera: ch. 50% de la homoj estas sen laboro; instruisto au kuracisto gajnas monate nur ch. 33 – 35 dolaroj. La iama potenco Sovetunio ne plu okupighas pri la infrastrukturo de sia iama republiko. Tamen Rusio ankorau nun estas unu el la plej gravaj ekonomiaj partneroj.

Per bildserio al ni estis prezentitaj vidindajhoj de la fora lando: la belegaj temploj, preghejoj kaj aliaj historiaj konstruajhoj. Ni admiris ankau diversajn pejzaghojn kun altaj montoj, alt-ebenajhoj kaj belaj lagoj.

Fine ni rigardis kun ghojo diaserion kiu montris multajn interesajhojn de Armenio. La prezentajhoj estis interrompitaj per gitaraj ludadoj kaj kantadoj. Ravitaj ni estis pri shia beleta nacia kostumo, kiu lasis ekkoni la orientan influon.

Estis ege interesa kunveno kun fortaj impresoj. Ni deziris al niaj karaj gastoj agrablan vojaghon tra Germanio kaj fine sanan, felichan hejmenvenon.

Dankon pro tiu bela vespero.

Hg

Vizito el Groningen, Nederlando

La 16an de decembro 2000

Post komuna rondiro de groningenaj kaj bremenaj geesperantistoj tra la ekspozicio “UNIVERSO” ni enskribis jenajn liniojn en la gastlibron:

 


Ekspozicio Universo

 

Post marshad´ tra l´ Universo
Nun ekestis jena verso:

El Groningen la grupanoj

Estis che ni bremenanoj,

spertojn kaptis tra la mondo

en la samideana rondo,

iris tra la tempoj, spacoj,

tra la ghojoj kaj minacoj,

tra la korpoj kaj tra ondoj:

Vivu niaj lingvaj rondoj!


Sekr. D-ro Hans Walter Krüger, Dordrechter Str. 36, 28259 Bremen, Tel: 0421 561943

Informoj: Prezidanto OStR. Hellmut Grebe, Tel: 0421 3963480

Kasistino Ruth Bohn, Tel: 0421 38 27 15

Red. INFORMILO Dieter Hartig, Aug.-Hagedorn-Allee 55, 28279 Bremen, Tel: 847 68 06