B o l a n t a   K a l d r o n o

INFORMILO 265

Esperanto-Grupo Bremen

Marto – Majo 2003

 

Maja ekskurso la 7an de majo 1988 al Dötlingen.

Jen ni pauzis en la dolmenoj “Glaner Braut”,

la prahistoriaj tombejoj.

Partoprenis gasto el Irano (meze en la bildo).


Nia Programo en 2003

Proponoj por la estrar-kunsido la 4an de februaro.

La 12an de marto Lumbildprelego de Hellmut Grebe
«Pri Romanio»
La 09an de aprilo: Prelego Bodo Ehrlich
Pri Fervojteknika Temo
La 4an de majo: Maja ekskurso
Migrado apud Osterholz-Scharmbeck kaj naturinforma muzeo
La 11an de junio Prelego Dieter Hartig
La fervojo en la jaro 2100
  En julio ni FERIU
La 23an de augusto: Ghardenfesto en Ahausen
Invitas familio Meyer
La 10an de septembro: Prelego Franz Kruse
Esperanto en Interreto
La 15an de oktobro: Prelegas Kurt Meyer
La fino de la individualismo
La 12an de novembro: Lingvaj studadoj
La 3an de decembro: Zamenhoffesto. Invitas Familio Krüger

Vizitu nin en Interreto: http://www.esperanto.de/bremen



Retrospegulo

Reago je la prelego “Chu la dekalogo ankorau estas aktuala?”(la 16an de Okt.)

Hellmut Grebe skribis: H.D.Hartig informis nin tre detale kaj profunde pri la dekalogo klarigante al ni la sencon de la unuopaj ordonoj. Por multaj homoj ili estas preskau memkompreneblaj tektoj kaj pro tio bazo de la vivo – ne nur che judoj. Ili enhavas tiom da gheneralaj, homaranaj elementoj, ke ili ech aperis (en simila formo) en aliaj religioj.

Okupighante pri la dekalogo ekestas multaj demandoj: Chu ili vere venas de Dio, au chu Moseo simple kolektis jam ekzistantajn ordonojn? Kial li diris en tiu kazo, ke Dio estas la autoro? Chu Moseo per tiu “truko” nur volis doni al la ordonoj pli grandan autoritaton?

Chu la preskriboj estas postuloj au nur sekvo de donaco (liberigo el Egiptujo)?

Chu la ordonoj eble estas tiel gheneralaj, ke ili taugas por la chiutaga apliko? Chu nepre necesas interpretado / altigigho au chu tio simple funkcias plenumante la ordonojn mem?

Kio okazas, se unuopulo au sociaj grupoj ne plenumas la ordonojn? Kiu punos tiujn homojn au chu ili restos nepunitaj?

Koran dankon, kara Dieter, pri via prelego, kiu montris tre klare, ke la dekalogo por vi mem havas ege grandan valoron kaj esencon!

Hellmut Grebe

Lauokaza programo (la 6an de Nov.)

Oni ankau povus diri “surpriza programo”.  Estas inter ni multaj gemembroj, kiuj klopodas aran­ghi programeron. Bone por grupo, kiu havas tiajn membrojn.

Kurt Meyer traktis nin per la aferoj chirkau numeraloj, do ekskurso en la kalkul-eman mondon. Li ne haltis che milionoj kaj gvidis nin en la regionon de  /onoj kaj  /obloj kaj ni gimnastikis en kalkulado ech per “dividite per” kaj aliaj artifikoj.

Fine ni konstatis, ke tiu gramatika ekskurso estas tauga kaj memoriga por chiuj gemem­broj.

La sekvanta atako venis flanke de Hellmut Grebe. Li disdonis gazetartikolojn en la germa­na kaj en Esperanto. Chiu cheestanto tradukis la ricevitan artikolon kaj shovis sian tradukajhon al sia najbaro, kiu retradukis ghin. La rezulto surprizis nin. La dufojaj tradukoj estis ja ne kiel profesia tradukisto farus, sed tamen tiel bonaj, ke Hellmut Grebe intencas kunmeti la tradukojn en broshurforme..

Chiuj gemembroj estis kontentaj kaj konvinkitaj pliampleksigi sian lingvan kapablon.

Hg

Nia tradicia Zamenhoffesto (la 11an de decembro)

Nia Zamenhoffesto estas fakte tre shatata programero, kiun niaj membroj ege shatas kaj laueble ne preterlasas. Tiel ankau chifoje sekvis la plej multaj el nia grupo la inviton de la karaj Dagmar kaj Hellmut Grebe festi en ilia hejmo.

Kiel kutime, la salono estis feste ornamita, la tablo riche aranghita per plej diversaj frandajhoj kaj kandeloj kompletigis la festan etoson.

Preskau chiu el la cheestantoj partoprenis al la vigla programo.

Menciinda estis, ke la gastigantoj surprizis nin per delikata kokurba delikateso lau propra recepto.

Kun sincera danko kaj koraj deziroj por Kristnasko kaj la Nova Jaro ni adiauis tre malfrue, kiu estas signo, ke ni travivis denove tre belan Zamenhoffeston.

Hg

Ein großer Teich war zugefroren,

die Fröschlein, in der Tiefe verloren,

durften nicht ferner quaken noch springen,

versprachen sich aber, im halben Traum,

fänden sie nur da oben Raum,

wie Nachtigallen wollten sie singen.

Der Tauwind kam, das Eis zerschmolz,

nun ruderten und landeten sie stolz,

und saßen am Ufer weit und breit

und quakten wie vor alter Zeit.

J.W. v. Goethe


Kial kolapsis la Monda Komerca Centro (MKC)? 

Prelego de Kurt Meyer, 12.06.2002

 

Jen interesa demando, kiun provis respondi Kurt Meyer en sia prelego en la Esperanto-grupo Bremen. Kaj, por tion tuj malkashi, la respondo kaj la detalaj klarigoj estis ne malpli interesaj ol la demando mem. Kurt ja estas fakulo pri la temo: konstruingheniero kun la chefa fako statiko, kaj li lerte sukcesis simpligi la iom komplikan materion por siaj laikoj-auskultantoj per bildoj, skizoj kaj klarigoj. La teknikajn faktojn kaj konkludojn li cherpis el diversaj artikoloj kaj el Interreto.

Komence li donis detalan superrigardon pri la atenco mem, kiu okazis la 11an de septembro 2001 en la matenaj horoj kaj postlasis krom la katastrofaj detruoj 2.900 mortigitojn (el kiuj 1.800 ne plu trovitaj) kaj multajn invalidajn kaj malsanajn fajrobrigadistojn, policistojn kaj laboristojn pro toksaj gasoj, asbesta polvo ktp.

Poste sekvis detala klarigo de la konstruajho kun diversaj teknikaj informoj, kiuj peris vivan imagon pri la dimensioj de la "ghemelaj turoj", ekz. se oni konsciigas al si ke la 200.000 tunoj da shtalo, kiujn la gigantoj enhavas, korespondas al 1-taga produktado de tuta Usono. - Iom pli da teknika imagkapablo postulis la sekvantaj klarigoj pri la konstrukcio mem, do la konstruteknika/fizika, statika kaj struktura realigo de la konstruajho. Sed Kurt lerte komplementigis siajn priskribojn per skizoj, kiuj multe helpis la komprenon. - Grava enira punkto por kompreni la kauzojn de la kolapso estis klarigo de la plej gravaj efikantaj fortoj, kiujn la turoj kutime eltenas, kaj la rezervoj por rezisti pliajn eksterajn fortojn.

Tio kondukis rekte al la demando pri la efektivaj kauzoj de la kolapso. Iom miriga estis la listo de faktoroj, kiuj ghuste ne kauzis ghin: nek mankohava konstrukcio, nek la mekanika pusho de la aviadilo, nek degelo de la shtalo pro la brulanta fuelo (90.000 litroj!), nek eksplodo - sed plurfaza efikcheno, kies chenerojn la prelego detale montris kaj kiuj neeviteble kondukis al la fina kolapso. Notinde estas ke la turoj ne renversighis, sed "perfekte" kolapsis en si mem, en nur sekundoj.

La demando, chu la kolapso estis evitebla, donis la temon por finaj konsideroj pri la principa eblo protekti sin kontrau naturaj kaj atencaj katastrofoj. Per konvinkaj ekzemploj la preleganto montris, ke tia protekto ne povas ekzisti absolute. Ne mirigis do lia konkluda respondo: La kolapso ne estis evitebla.

Resume, la prelego estis tre interesa kaj informricha kaj, kvankam klare fakule prezentita, ankau bone komprenebla por laikoj. Evidente ankau lingve la prelego trafis la bezonon de la auskultantoj: Cheestis kelkaj studentoj, finintoj de jhusa semajnfina intensa kurso de Martin Haase, kiuj diris ke ili komprenis preskau chion.

Por fini mi volas instige ripeti la "finan penson" de la prelego de Kurt: "Vi jhus audis, kiel teknikistoj sobre provas klarigi la materiajn kauzojn de la kolapsoj. Provi klarigi la kauzojn, kial homoj faras tiel brutalan atencon, tio povus esti temo por nova grupvespero. Kiu riskas tiun taskon?".

Franz Kruse

Sekr: D-ro Hans Walter Krüger, Dordrechter Str 36, 28259 Bremen, Tel: 0421 561943

Informoj: Prezidanto OstR Hellmut Grebe, Tel: 0421 3963480

Kasistino: Ruth Bohn, Tel: 0421 382715

Red: Dieter Hartig, A.-Hagedorn-Allee 55, 28279 Bremen, Tel: 8476806, HD.Hartig@t-online.de