Elkore bonvenon ĉe Esperanto Duisburg

auf Deutsch auf Deutsch

Historio de muziko en Brazilo

Prelego bilda, sona, filmeta de Lucas Vignoli Reis, Campinas, Brazilo

Vendredo, 1-a de junio 2007, 19:30 h

Internationales Zentrum, Flachsmarkt (Innenhafen), 47051 Duisburg (tramo Linie 901, haltejo Rathaus).

Lucas Brazila muziko, tio estas multe pli ol Sambo. Laŭ vasta arko la aŭskultantoj estos kondukataj per multaj ekzemploj en ekscite kreeman muzikmondon: de la antaŭkolonia arto de la indiĝenoj, tra la bataldanco Capoeira de la sklavoj, la komponistoj de Chorinho, la diversaj stiloj de Sambo kaj Bosanovo, al la konsiderindaj influoj de pli nova muziko el Brazilo je la internacia pop-kulturo, kaj reen al la eksperimenta river-simfonio de Hermeto Pascoal, denove prezentata en praarbaro. Lucas Vignoli Reis (23j) nuntempe vojaĝas kiel kulturataŝeo de la Brazila Esperanto-Junularo tra Eŭropo. Duisburg estas unu el la lastaj lokoj de lia sesmonata prelegvojaĝo.

mapo IZ

auf Deutsch auf Deutsch