Germana Esperanto-Asocio r.a. - Gvidprincipoj
Deutscher Esperanto-Bund e.V. - Leitbild

Al la German-lingva versio
Deutsche
Version

Deveno: Esperanto en Germanujo >> Germana Esperanto-Asocio >> gvidprincipoj Korektoproponojn por tiu ĉi paĝo bv. al Rudolf.Fischer ĉe Esperanto.de

Gvidprincipoj
de Germana Esperanto-Asocio

Antaŭparolo

La Germana Esperanto-Movado retrorigardas al pli ol 100-jara tradicio. Ĝi estas parto de mondvasta kulturkomunumo, kiu uzas, flegas kaj pluevoluigas la internacian kulturlingvon Esperanto kiel rimedon por interpopola interkompreniĝo kaj cele konservi la kulturan pluralecon. Sed la fundamento estas ne nur lingvo, sed ankaŭ humanista interna ideo.

Ĉio ĉi estas portata de honorofice agantaj membroj, kiuj ofte metas konsiderindan parton de sia libertempo en la servon de tiu bona afero, kaj trans limojn laboras por la komunaj celoj. Tiujn celojn ni povas atingi nur komune, ne nur ĉiu unuopulo por si mem.

Pro tio la gvidprincipo devos fiksi la identecon, la celojn kaj devojn de la Germana Esperanto-Asocio, kaj doni vivoproksiman kiel ankaŭ interligantajn orientiĝajn helpilojn en rapide ŝanĝanta socio. La federacia asembleo de la Germana Esperanto-Asocio r.a. (registrita asocio) post detala diskutado sur ĉiuj niveloj de la Germana Esperanto-Movado je Pentekosto 1994 en Kiel fin-decidis la suban gvidprincipon:

Tiamaniere estis en demokrata maniero metita la fundamento por forta identifikado de la membraro, same kiel la sukcesplena aktivado de la aktivuloj en la Germana Esperanto-Asocio r.a.

Tiel la gvidprincipo plifortigu la elradiadon de nia ideo en la ĉiutagan laboron por la interpopola interkompreniĝo kaj la kultura pluraleco.

La Prezidanto de Germana Esperanto-Asocio
 

I. Resumo

Ni realigas internacian interkompreniĝon.

Germana Esperanto-Asocio estas sendependa kaj aktiva parto de la intertempe mondvasta Esperanto-kulturkomunumo, kiu de pli ol 100 jaroj kiel internacia civitana iniciativo dediĉas sian tutan laboron al la interkompreniĝo de la popoloj kaj al la konservado de la kultura pluraleco.

Germana Esperanto-Asocio efektivigas memstaran kaj kvalifikitan kontribuon al la justa kaj demokrata solvo de internaciaj lingvo-problemoj kaj al la konservado de la kultura pluraleco. Tiucele ĝi progresigas la internacian kulturlingvon Esperanto, kaj faciligas la internacian interkompreniĝon per la plifortigado de spirita preteco al interkonsento kaj interkonsento-kapablo.

Germana Esperanto-Asocio komprenas sian laboron samtempe kiel oferton, praktikadi dum la libertempo sencplenan kaj idee riĉigantan okupon, kaj uzi Esperanton ankaŭ ĉe faka komunikado trans landlimojn.

Kun sia tuta aktivado Germana Esperanto-Asocio volas kontribui al la formado kaj evoluado de la konscio pri mondvasta interkompreno, respondeco kaj solidaro, kaj ĉe tio respektas la homan dignon - ankaŭ tion de la aliopinianto.

En sia praktika laboro Germana Esperanto-Asocio utiligas la novajn ŝancojn, kiuj rezultas el Eŭrop-politikaj tendencoj. La centra situo de nia lando aparte devigas nin subteni la pacan unuiĝon en tuta Eŭropo.

Jam hodiaŭ ekzistas milo da bonaj motivoj lerni Esperanton, antaŭ ĉio la senkonkurenca oferto senpene trovi en dekduoj da landoj alparolpartnerojn el ĉiuj vivosferoj, kun kiuj oni povas facile kaj flue konversacii. Tiel vidite Esperanto estas tute ne utopio de morgaŭ sed realeco jam hodiaŭ.
 

II. Nia vizio pri la estonteco

Ni deziras mondon paca, kie maljustecoj estos reduktitaj tiagrade, ke konfliktoj estos ne plu solvitaj perforte, kaj kie la homoj estos protektataj de ĉiaspecaj krimoj.

Ni deziras mondon justa kaj demokrata, kiu respektas la homajn rajtojn, kaj kie edukado, libera evoluo de personeco, kunlaboro ĉe sociaj taskoj, same kiel internacia interkompreniĝo estos alireblaj por ĉiuj homoj.

Ni deziras mondon vivoĝoja, kiu ofertas ĝojigan vivon; mondon, en kiu vojaĝo estas pikpika plezuro, plena de malkovroj, ĉar ĝi estas tiel multspeca kiel la kreitaĵaro, mondon plena de diversaj rasoj, religioj, popoloj, kulturoj, lingvoj, ideoj, valoroj kaj vivoformoj; mondon kun homoj, kiuj renkontiĝos malferme, kaj kiuj vivas paceme unu kun la alia, eĉ en limigita spaco.

Ni deziras mondon humana, en kiu la homoj spertas subtenon, ĉar ili havas socian kaj kulturan hejmlandon, ĉu la originan aŭ ĉu nove trovitan; mondon kun homoj, kiuj - memkonfide kaj en emocia ekvilibro - kapablas vivi apud kaj kun aliaj, ĉar ili lernis estimi la aliecon kiel stimulantan pliriĉiĝon, sen tamen rezigni pri la propraj valoroj, tradicioj kaj kutimoj; mondon kun grandanimaj homoj, kiuj toleras, kiam la aliuloj ne volas la samon kiel ili mem - ĉar toleremo komenciĝas, kiam dolorigas.

Ni deziras mondon komprenema, en kiu la homoj - preter ĉiuj rasaj, kulturaj, sociaj kaj lingvaj diferencoj - povas kaj volas interparoli

  • en sia proksima ĉirkaŭo per la hejma dialekto,
  • kun samlingvanoj per la gepatra lingvo,
  • kun alilingvanoj per ties lingvo aŭ per la propra gepatra lingvo, aŭ per komuna neŭtrala lingvo por tiaj renkontiĝoj.Kompreneman mondon, kiu ŝatas komunan neŭtralan lingvon, ĉar la homoj konsciiĝas pri ties simbola valoro; ĉar kiu elektas neŭtralan lingvon por la komunikado jam per unu, per la unua paŝo ekiras renkonte al la aliulo kaj tiamaniere esprimas:
  • "Mi estas preta por interkonsento kun vi kaj ofertas, ke ni komuniku per lingvo, kiu estas nia propraĵo komuna."

    Mondon, en kiu la homoj post redukto de la timoj kaj antaŭjuĝoj volonte diskutos unu kun la alia, kaj ankaŭ deziras interkompreniĝi.

    Ni deziras mondon solidara, en kiu la homoj dank' al la konservado de siaj kulturaj apartecoj - preter ĉiuj kulturaj diferencoj - sentas sin ligitaj kun la aliuloj, kiuj en ĉi tiu unu mondo por ĉiuj vivas ĉi tie, ie alie aŭ post ni.

    Ni deziras mondon vivinda, en kiu la homoj konsciiĝas pri sia respondeco por la vivomedio kaj kontribuas al ĝia konservado. Sana vivomedio estas la antaŭkondiĉo por ĉia homa agado.
     

    III. Celoj

    1. Nia Deziro: Ni volas utili al la homoj

    Kiel civitana iniciativo ni kontribuas al la solvo sur la kampoj de la interpopola interkompreniĝo kaj de la kulturo, same kiel en la scienco kaj la esplorado: Ni elpaŝas favore al evoluado, el kiu laŭ nia vizio estiĝas reala utopio, kaj tiam paŝon post paŝo - vidite de hodiaŭ - rezultos utopia realeco. Ni vidas nian mision en celkonscia kontribuaĵo por justa kaj demokrata solvo de internaciaj lingvoproblemoj kaj por la konservado de la lingva-kultura pluraleco en Eŭropo kaj en la mondo.

    2. Sencodonaj kaj servemaj celoj

    En longtempa perspektivo ni alstrebas du sencodonajn celojn, kiuj estas je la bazo de nia ekzistado kaj praktika laboro:

  • la subteno de la interpopola interkompreniĝo pere de Esperanto kaj sia ideo,
  • la konservado de la kultura pluraleco.
  • Krome ni celas progresigi sciencon kaj esploradon, ĉefe esperantologion kaj interlingvistikon, tiomgrade kiom tiuj servas al internacia interkompreniĝo kaj kultura pluraleco.

    Por ke ni povu perspektive plenumi la taskojn rezultantajn el niaj celoj, ni devas vivteni organizaĵon kun la servema celo, meti je la dispono ĝustatempe kaj en sufiĉa kvanto kaj kvalito la bezonotajn personajn, materiajn kaj financajn rimedojn.

    Per la diferencigo de sencodonaj kaj servemaj celoj ni volas daŭre konsciiĝi, ke ni mezuru nian tutan aktivadon laŭ la rezulto por la sencodonaj celoj. La disvastigado de la internacia lingvo Esperanto ne estas memcelo, sed ĝenerale kaj tiom sencoplena, kiom ĝi ebligas servon al la interpopola interkompreniĝo kaj al la kultura pluraleco.
     

    3.Nia tasko kiel Germana Esperanto-kultur-komunumo

    La ŝtata unuiĝo ebligis venki la skismon de la Germana Esperanto-movado pere de libervola kaj egalrajtigita unuiĝo, ekzakte je la 85-jara datreveno post la fondiĝo de la Germana Esperanto-Asocio, je la 19a de majo 1991. Nun la potencoj de ambaŭ partneroj estu intense elĉerpitaj por interpopola interkompreniĝo kaj kultura pluraleco.

    Ni utiligas la novajn ŝancojn el la malfortigado de la orient-okcident-konflikto, samkiel el la malfermiĝo kaj unuiĝo en Eŭropo. Krome ni konscias nian apartan taskon kiel germana parto de la mondvasta Esperanto-kulturkomunumo: La situo en la mezo de Eŭropo kiel apudlimiganto de la junaj demokratioj in meze - kaj orient-Eŭropo devoligas nin progresigi la paceman unuiĝon en la tuta Eŭropo.
     

    IV. La ideo malantaŭ la ideo

    La celo estas la interkompreniĝado, la lingvo ties medio. La agosfero estas internacia interkompreniĝo, sed la ideo estas pli universala: interkonsentemo, toleremo kaj respekto de la interesoj de aliuloj.

    Ekzistas multaj kaŭzoj de malŝato por aliaj

    Kiel bele estas konversacii kun aliuloj, tamen tio sole ne sufiĉas. Komuna lingvo ne metas absolutan finon al la problemaro: diferencaj interesoj, konkurenc-bataloj pri krudmaterialoj kaj merkatoj, kreskinta kaj instigita malsimpatio, timo al fremduloj, religiaj kaj ideologiaj bazaj konceptoj, senpova kolerego pro maljustaĵoj kaj malsimilaj ŝancoj - ekzistas multaj kaŭzoj malŝati la aliulojn. Tio validas ankaŭ por socioj kaj ŝtatoj: "hereda malamiko", "flava danĝero", "subhomo", "la naŭza germano", "la regno de l' malbono", "klasmalamiko", kaj kiel nomiĝas ĉiuj vortoj, kiujn oni uzas por inciti malamon kaj stimuli la pretecon por perfortaj kvereloj.

    Gravas la volo.

    Pro tio ni diras: Ne la lingvo estas la celo, sed la ŝanĝo de la spirita sinteno. La volo al pacema kunestado, la preteco esplori la starpunkton de la aliulo, la preteco cedi kaj respekti la interesojn de la aliuloj, la volo kaj la kapablo al reciproka alproksimiĝo pli gravas ol la nura interkompreniĝado: Estas la volo, kio gravas!

    Toleremo kaj samrajteco, tiuj racionalismaj kaj humanismaj ideoj estas - kaj grandaj kaj aktualaj - la gvidmotivoj, en kiuj Esperanto firme enradikiĝis.

    Interproksimiĝi per la unua paŝo

    Toleremo kaj interkonsentemo, tio signifas en sia apliko al internacia interkompreniĝo:

    Per transiro el nia gepatra lingvo al neŭtrala lingvo, ni jam ekiras unu paŝon rekonte al la aliuloj kaj signalas, ke ni pretas intertrakti sur nivelo de egalaj rajtoj, - notu bone egalaj rajtoj! - ĉar respekto kaj konsidero por aliaj ne signifu neglekton de memrespekto: pro tio ni atendas la saman paŝon de la alia flanko.
     

    V. Agadsfero: Interpopola interkompreniĝo

    Por progresigi internacian interkompreniĝon ni havas altajn celojn:

  • Ni volas plifortigi la deziron interkompreniĝii, tial ni volas stimuli:

  •  
  • komprenemon de la alieco

  •  
  • respekton de la memvaloro de "aliuloj"

  •  
  • toleremon kontraŭ malsamopiniantoj kaj malsamagantoj

  •  
  • pretecon al la pacema solvo de konfliktoj

  •  
  • senton de internacia kuneco, solidareco.

  •  
  • Ni volas plifortigi la kapablon interkompreniĝii, tial ni volas stimuli:

  •  
  • redukton de timoj antaŭ "fremduloj" kaj prijuĝoj kontraŭ ili

  •  
  • redukton de kromaj konflikt-kaŭzoj

  •  
  • prosperon de justaj kondiĉoj

  •  
  • multspecajn interkonsentemo-eblecojn kaj speciale la ellernadon de Esperanto kaj de aliaj lingvoj

  •  
  • pacemajn aspirojn al integriĝo en Eŭropo kaj en la mondo, tiom kiom tiuj favoras kulturan pluralecon (principo de federaciismo) kaj strebas lasi taskojn kaj decidkompetencojn laŭeble plej proksime al la civitanoj (principo de memhelpo)

  •  
  • instrumentojn por la pacema konflikt-reguligo

  •  
  • organizaĵojn kun almenaŭ parte similajn valorojn.
  • Nenia interkompreniĝo sen kultura diverseco

    Per la tutaĵo de nia aktivado ni volas kontribui al formado kaj evoluo de konscio pri mondvasta interkompreniĝo, respondeco kaj ligiteco.

    Al tio ankaŭ apartenas la konservado de la kultura pluraleo, ĉar ĝi estas antaŭkondiĉo por interkonsentemo, toleremo kaj solidareco: interkompreniĝo de homoj kaj de nacioj povas prosperi nur, se la homoj estas certaj pri siaj identecoj kaj sekve pri sia propra, spertata kulturo. Do, kultura pluraleco estas antaŭkondiĉo por paco kaj interkompreniĝo en la mondo, kaj tial dekomence sencodona celo por nia laboro.
     

    VI. Agadsfero: lingva-kultura pluraleco

    Ni pledas por kultura kaj lingva pluraleco kaj volas kontribui al ties konservado, kultivado kaj plua evoluo.

  • Ni volas kontraŭagi al kultura, precipe al lingva hegemonio. ĉar ni opinias, ke ĉiu lingvo-grupo posedas sian rajton al samrajtigita partopreno de la mondvasta interkompreniĝo, kaj neniu devas esti malavantiĝita surbaze de sia gepatra lingvo.
  •  
  • Pri danĝeroj al la kultura pluraleco ni volas informi kaj perceptemigi la publikon kaj akiri ties subtenon por protektaj kaj stimulaj agadoj.

  •  
  • Ni volas redukti faktorojn, kiuj favoras kulturan hegemonion. Tiucele ni volas progresigi modelojn, kiuj laŭ pritakso de avantaĝoj kaj malavantaĝoj superas la nuntempe uzatajn. Al tio apartenas laŭ nia konvinko la internacia lingvo Esperanto. Pro tio ni ankaŭ pledas por la lernado kaj la disvastigado de Esperanto.

  •  
  • Ni rekomendas la ellernadon de (laŭeble) pluraj fremdlingvoj.

  •  
  • Ni volas plifortigi la kulturperantan funkcion de Esperanto.
  •  
  • Ni volas stimuli turismon, kiu interproksimigas la homojn kaj ties kulturojn.

  •  
  • Ni volas konigi la kulturajn trezorojn de malgrandaj aŭ endanĝeritaj kulturoj, interalie per la tradukado en Esperanton.

  •  
  • Ni volas konatiĝi kun kulturaj trezoroj el la tuta mondo.

  •  
  • Ni volas konatigi la germanan kulturon ekster nia lando, same kiel ni sukcesis en 1951 altiri pli ol du mil Esperanto-parolantojn el multaj landoj al la 36a Esperanto-Kongreso en Muniko - 1951, kiam la vundoj de la Dua Mondmilito komencita per Germanujo estis ankoraŭ freŝaj.

  •  
  • Ni volas pledi por la rajtoj de kulturaj minoritatoj pri protekto, konservado kaj subteno de tiuj kulturoj.
  •  
  • Ni volas subteni federaciajn strukturojn kaj tendencojn, kiuj ebligas solvon inter centralismo kaj separatismo.

  •  
  • Ni volas, ke taskoj kaj decidoj estu lasitaj laŭeble plej proksime al la civitanoj.

  •  
  • Ni volas flegi la memstaran internacian Esperanto-kulturon kaj daŭre pluevoluigi Esperanton.
  •  
  • Ni volas stimuli la majstradon de Esperanto kaj konservi ĝian viglecon kaj unuecon.

  •  
  • Ni volas stimuli la komprenon por la ideo, historio kaj evoluado de la Esperanto-movado kaj Esperanto-kulturo.

  •  
  • Ni volas vivi la memstaran internacian Esperanto-kulturon.

  •  
    VII. Esperanto - hodiaŭa realaĵo

    1. Niaj agadsferoj kaj efikoj

    En la praktiko ni jam vaste atingis tion, kion intencas nia statuto kiel konstantan laborprogramon:

  • stimuli la interŝanĝon de ideoj kaj kulturo kun alilingvanoj
  •  
  • aranĝi internaciajn renkontiĝojn, seminariojn kaj kongresojn - inter ili kutime unu Germanan Esperanto-Kongreson jare

  •  
  • kunlabori en organizaĵoj, kies celoj konformas al la niaj

  •  
  • intense informi pri Esperanto

  •  
  • ĉiel stimuli la Esperanto-instruadon

  •  
  • alstrebi la aplikadon de Esperanto en laŭeble multaj sferoj

  •  
  • flegi la Esperanto-literaturon

  •  
  • eldoni porasocian gazeton

  •  
  • subteni - por sciencaj kaj kulturaj celoj - Germanan Esperanto-Instituton kun Germana Esperanto-Biblioteko

  •  
  • instigi kaj progresigi sciencajn esplorojn pri internaciaj lingvo-problemoj, Esperantologio kaj interlingvistiko.
  • La kompletan servo- kaj liver-proponon vi trovas en nia tiucela GEA-servo-katalogo.
     

    La Germana Esperanto-Instituto

    La Germana Esperanto-Instituto estas - akorde kun la GEA-estraro - memstare gvidata, kaj ĝiaj ĉefaj taskoj estas:

  • flegado de la lingvo (instruado, ekzamenoj, terminologia laboro)
  •  
  • flegado de la Esperanto-kulturo, precipe de la Esperanto-literaturo
  •  
  • instruado, perfektigo kaj pliklerigo
  •  
  • flegado de la scienco kaj de la esplorado
  •  
  • analizoj kaj evoluo de strategioj
  •  
  • faka reprezentado eksteren.
  •  
    2. Ghojo ĉe lingvoj-lernado

    Spite al sia ampleksa esprimkapablo Esperanto estas tiel facila, ke progresoj de lernado rapide atingeblas. Samtempe la okupiĝo kun Esperanto vekas ĝojon al lingvo-lernado kaj pliprofundigas la komprenon de aliaj lingvoj, kiuj pro tio estos pli facile lerneblaj ol sen la kono de Esperanto.

    Tiuj lingvaj avantaĝoj baziĝas laŭ akordiĝantaj rezultoj de ĉiuj tiutemaj sciencaj esploroj sur jenaj lingvaj trajtoj de Esperanto:

  • la klara kaj encerbiĝema strukturo,
  •  
  • la konformeco inter skribo kaj prononco,
  •  
  • la logika kaj vaste senescepta gramatiko,
  •  
  • la vorttrezoro el tradiciaj vortradikoj, kiuj parte jam estas konataj al ni,
  •  
  • la nekomparebla sistemo de vortfarado kun prefiksoj kaj sufiksoj, kiuj en "intelekta konstrukesto" kvazaŭ lude kaj sisteme plivastigas la komencan vortprovizon, kaj jam kun modesta lernadenergio garantias mondvastan kompreneblecon.
  • Pro tio vere plezure estas okupiĝi pri Esperanto, ludi kun ĝiaj vortoj kaj ĝoji pri la fakto, ke Esperanto rapide ebligas konversacii kun homoj el la tuta mondo kaj koncentriĝi al la enhavoj de la konversacioj. Kaj plej bele: kiom ajn facila Esperanto estas - oni neniam finlernos. Tion garantias la mult-nombraj poetoj kaj verkistoj, kiuj pliriĉigas la vortprovizon per vortoj el la poezio kaj prozo, paralele al la ampleksigo de teknika-ekonomia fakvortaroj.
     

    3. La tute persona profito: vivoĝojo "senlima"

    Ni komprenas nian aktivadon samtempe kiel proponon, praktikadi sencoplenan kaj idee riĉigan okupon dum la libertempo, kaj uzi Esperanton ankaŭ por la faka komunikado trans limojn. ĉu ekzistas io pli ekscita ol konversacioj kun homoj el diversaj landoj, kaj foje ankaŭ arde diskuti - libere kaj sen lingvaj baroj? Trovi senliman vivoĝojon kaj stimulon al sinrealigo estas nenia problemo kun Esperanto.
     

    4. Mil bonaj motivoj

    Ekzistas mil bonaj motivoj okupiĝi pri Esperanto: Krom ideaj, lingvaj kaj personaj motivoj ekzistas solidaj pragmataj kaŭzoj por uzi Esperanton:

  • por vojaĝoj ne mendeblaj en agentejoj, dum kiuj peresperantaj personaj kontaktoj povas esti multspece utilaj, ekzemple je
  •  
  • la konatiĝo kun la lando kaj gentoj,

  •  
  • ekflarado de la ĉiutaga kulturo kaj vizito en privata loĝejo,

  •  
  • travivaĵo de persona urborigardado per la okuloj de landano,

  •  
  • helpo de lingvo-scia akompananto dum konsultadoj ĉe kuracisto, polico, oficejoj ktp ekzemple post akcidento

  •  
  • vizitado de pluraj landoj helpe de la sama pontlingvo - Esperanto - en diversaj kultursocietoj;

  •  
  • por la gastigado de vizitantoj, kun kiuj oni sentas sin jam ligita per komuna neŭtrala lingvo;
  •  
  • por la ekscita serĉado de tutmondaj novaĵoj en multnombraj Esperanto-radio-elsendoj;
  •  
  • por la travivaĵo de la konateco kun fremdaj kaj malpli konataj kulturoj, ĉu dum iu el la multaj Esperanto-renkontiĝoj, ĉu per enprofundiĝo en "ekzota" literaturo sidante en hejma fotelo;
  •  
  • por la riĉigo de la propra hobio aŭ de socia engaĝo per internacia dimensio;
  •  
  • por fakaj kontaktoj kun kolegoj el foraj landoj;
  •  
  • en entreprenoj kun internaciaj komercaj interrilatoj, precipe multinaciaj entreprenoj, en kiuj Esperanto ofertas bonajn kaj efikajn servojn por la enfirmaa komunikado kaj por la en tiaj firmaoj precipe sensiva entrepreno-kulturo.
  •  
    5. Pri kio ni fieras

    Ni fieras pri niaj idealoj kaj pri tio, kion la Esperanto-movado ĝis nun atingis. Ni fieras pri tio, kion ni intencas.

    La spirito kaj la fortecoj, kiuj distingis niajn membrojn kaj aktivulojn ĝis nun, estu ankaŭ estonte konservataj kaj pluevoluotaj:

  • Respekto al la homaj rajtoj, libereco, toleremo kaj solidareco estas niaj gvidvaloroj. Niaj kantoj ne glorigas naciistajn ideojn, sed alvokas al konkordo kaj paco en la mondo. Esperanto estas disvastigita nek perforte nek per intensa ekonomia potenco, sed kreskas pro ĉiam maturiĝanta konscio.
  •  
  • La Esperanto-movado, unuarange la Universala Esperanto-Asocio (UEA), estis la unua ne-ŝtata organizaĵo kun individuaj membroj en la tuta mondo, kiuj samrajtigitaj kaj amikaj en plena pluraleco de religioj, rasoj kaj mondkonceptoj dediĉas sin al interpopola interkompreniĝo kaj kultura pluraleco. Samrajtigita signifas por ni ankaŭ demokrata, ĉar Esperanto estas kompare al aliaj kulturlingvoj tiel facila, ke ĉiu homo povas rapide lerni ĝin.
  •  
  • Ni posedas taŭgan koncepton por mondvasta interkompreniĝo sur egalrajta nivelo, kaj konstante pluevoluigas la utilon de tiu koncepto en ĉiutaga aplikado,
  •  
  • Ni venkis "Babelon". En nia Esperanto-kulturkomunumo ĉio estas aranĝita internacie kaj translime. Kiujn ajn individuajn interesojn ni prizorgadas pere de nia komuna lingvo Esperanto: amikeco trans limojn estas nia atuto. Kiam aliaj mutiĝas senparolaj, tiam ni ja ekkomencas: kiam personoj diverslandaj sidas je la sama tablo, kiam hungaro kaj finino, japano kaj brazilianino paroladas unu kun la alia.
  •  
  • Dum historie mallonga tempo de nur cent jaroj ni enblovis vivon en genie konceptitan, unikan planlingvon, kiu ligas siajn parolantojn ne nur per komunaj valoroj kaj idealoj, sed ofertas al ili eĉ personajn utilajn servojn. Inter la ĉirkaŭ 4.000 vivantaj lingvoj en la mondo Esperanto enviciĝas en la 100 plej vastigitaj - kvankam ne subpremante iun el la aliaj lingvoj, nek hodiaŭ nek en estonteco.
  •  
  • Esperanto estas la internacia lingvo; ĝi estas akirinta ĝeneralan akcepton kontraŭe al pli ol 900 provoj plani lingvon. Esperanto ĝuas hodiaŭ unikan pozicion inter ĉiuj planlingvoj. Neniu alia planlingvo estas disvastigita en la tuta mondo, en ĉiuj kontinentoj; nenia alia posedas vivantan kaj daŭre kreskantan kulturon. Kiam ajn temas pri planlingvoj, oni pensas al Esperanto. Esperanto estas estiĝinta konataĵo!
  •  
  • Ni kunlaboras kun aliaj kiuj - kiel ni - volas kontribui al la formado de pli homa mondo. Rilate interpopolan interkompreniĝon, toleremon kaj engaĝigon pri paco ni estas "fakuloj" se temas pri interproksimigado de homoj kun diversaj gepatraj lingvoj. Hitler, Stalin kaj aliaj diktatoroj sciis, kial ili malpermesu Esperanton kaj persekutu la Esperanto-parolantojn. Certe neniu alia lingvo estis tiom bagateligita, malestimita kaj subpremita kiel Esperanto - tamen: ĝi ja vivas!
  •  
  • La okupado pri Esperanto, sia kulturo kaj la malferma renkontiĝo kun homoj el aliaj landoj progresigas mondvastan solidarecon. El tiu komuna aktiveco ni ĉerpas kaj vivoĝojon kaj impulsojn por nia persona evoluo.
  •  
  • Ni fieras pri la engaĝigo, kiun niaj membroj kaj aktivuloj alportas kun tia granda lojaleco al bona afero.
  •  
  • Ni laboradas kiel realistoj por ideoj, kiuj ankoraŭ ne estas memkompreneblaj kaj ĝojas, ke ĉiam pli da homoj iras kun ni.
  •  
    VIII. Devizoj por la efektivigo de niaj celoj.

    1. Esencaj gvidvaloroj

    Malegoismo kaj publika utileco

    Germana Esperanto Asocio ne strebas al proprefinanca profito kaj alcelas senescepte kaj senpere komunutilajn aktivadojn por interpopola interkompreniĝo, kulturflegado kaj progresigado de la scienco kaj esploro. La strebado de la ligo al ekonomiaj, partipolitikaj, religiaj kaj ideologiaj celoj estas ekskludita.

    Orientado al la bezonoj de la societo

    Ni orientiĝas al la ideaj kaj materiaj bezonoj de la homoj en rapide ŝanĝanta societo, kaj ni metas la konkretan utilon por nia "klientaro" en la centron de niaj konsideradoj.

    Dediĉita al la komuna bonstato

    Kiel civitana iniciativo kun la celo de utila kontribuo al la komuna bonstato ni kondutos korekte, observos la leĝaron kaj ĉe nia engaĝigo por komunaj celoj ne malatentos aliajn interesojn de la societo. Pro tio ni ekzemple ĉe niaj eksterlandaj kontaktoj ne konfliktiĝos kun la ĉi-rilataj dispozicioj pri eniro-reguloj kaj/aŭ reguloj por restado, kaj ni sekve ankaŭ provas efektivigi niajn celojn medio-akordiĝemaj.

    Toleremo kaj valororitentita neŭtraleco

    Je la fundamento de la homaj rajtoj kaj bazaj liberecoj ni praktikadas partipolitikan neŭtralecon same kiel religian kaj ideologian toleremon. En niaj eksteraj rilatoj ni apogiĝas ne al ideologioj, sed iras nian vojon sendepende kaj memstare.

    Neŭtrala tamen ne nepolitika

    Tie, kie ni estas afekciitaj en nia kerno, ni ankaŭ prenos partion per politika aktiveco por niaj valoroj, kaj pledas aktive kaj memkonfide por niaj celoj.

    Mondmalfermiteco kaj akceptemo

    Inspiritaj per niaj komunaj idealoj kaj ekipitaj per komuna lingvo por la internacia ideinterŝanĝo ni estas akceptemaj internen, eksteren kaj ankaŭ mondmalfermaj.

    Ankaŭ por ni toleremo komencas tie, kie doloriĝas

    Ni fieras pri niaj idealoj kaj pri tio, kion ni faras, sed ni ne sentas iun devigon altrudi niajn idealojn al aliaj. Ni eĉ ne volas tion, ĉar estus kontraŭdira, maltolereme varbi por ideoj, kiuj estas inspiritaj per la penso kaj sintenado de toleremo. Tamen, la limoj de toleremo estos atingitaj por ni, kiam esencaj valoroj kiaj libereco, homaj rajtoj estos endanĝeritaj, kaj se rasismo kaj malamikeco kontraŭ eksterlandanoj vastiĝas.

    Pluraleco kaj toleremo ankaŭ internen

    Ankaŭ interne de la Esperanto-movado ni pledas por individua pluraleco de la religioj, ideologioj, vivoformoj kaj konvinkoj. Tiu pluraleco kreskas sur grundo de la neŭtraleco, kaj ĝi estas la fonto de la fascina pluraleco de la interesoj reprezentitaj ĉe ni.
     
     

    2. Metodiko

    Idealisme kaj profesie

    Ni posedas idealojn kaj pledas por ties efektivigo. Ni diferenciĝas de nuraj idealistoj per nia konscio pri profesia laboro kaj la senso pri la fareblo. Pro tio ni uzas niajn rimedojn ekonomie kaj ŝpareme, kaj je bezono ni elektas la plej bonajn fakulojn.

    Profesia laboro ĉe ni signifas antaŭ ĉio, ke ni aranĝu nian aktivadon laŭ la bezonoj de la homoj sensivaj por niaj ideoj.

    Prioritato de agado

    ĉe niaj projektoj ni montras sanan entreprenenom foje eĉ riskante malglatan funkciadon. Sed konante niajn limojn ni konscias, kion ni kapablas mem fari, kaj kiujn taskojn ni prefere konfidu al aliaj. Je nia strebado fari aferojn ĝuste, pli gravas, ke ni faru ĝustajn aferojn. Pro tio ni ne perdas la distingon inter esencaĵoj kaj apudaj taskoj. Antaŭ la realigo de nova, aventura ideo ni ekzamenas ties sukcesperspektivojn kaj ĉu penado kaj rezulto akordas.

    Esperanto kaj nia gepatra lingvo

    Foje ni parolas Esperanton inter ni mem, kvankam ja ĉiuj kapablas paroli germane. Ekzemple por ekzerci. Sed estas memkomprenebla regulo de etikedo uzi Esperanton, kiam ni parolas kun amikoj el eksterlando aŭ kiam ili asociiĝas kun ni.
     

    3. Interna kunagado

    Mezurilo por nia kredindeco

    Toleremo montriĝas laŭ la maniero, kiel ni interrilatas unu kun la alia, kiel ni intertraktas pri la propraj solvoj - sen malĝusta servileco al harmonio, sed respekteme, energie, tamen kompromisprete. Laŭ la stilo kaj kulturo de nia interna interrilato aliaj pritaksas nian kredindecon: Tiu, kiu varbas por la toleremo devas ekzemplodone vivi.

    Realigo de demokratio kaj samrajteco

    La ideo de Esperanto estas intime ligita kun la ideo de la demokratio. Tio montriĝas per la rifuzo de elitaj solvoj laŭ la gvidprincipo de la relative facila ellern- ebleco de la lingvo, por ke vere "ĉiu povu lerni ĝin".

    Sed demokratio kaj samrajteco estas ankaŭ necesaj ordoprincipoj en origine internacia, libera kaj pluraleca movado. Plue: demokratio kaj samrajteco estas la bazo de la partopreno de ĉiuj en la decidoj de nia movado. Pro tio ni ankaŭ akcelas pli fortan partoprenon de virinoj en niaj gvidaj funkcioj.

    Devizoj por gvidado kaj kunlaboro

    Sen gvidado nenio funkcias. Se ni volas serioze antaŭenpuŝi niajn celojn, ni bezonas kompetentan gvidantaron, apogata per scipovo, kredindeco kaj konfido. Sed ni same bezonas la pretecon de niaj aktivuloj akcepti tiun strukturon de gvidado, kaj jam frue akordigi proprajn projektojn kun aliuloj, por eviti erarojn kaj sentaŭgan duoblan laboron.

    La tasko de gvidado estas akceptita de la asocia estraro. La estraro interkonsiliĝante kun la asocia konsilantaro sekvos la gvidliniojn de la membrokunveno.

    Unuanimeco pri celoj kaj principoj interligiĝas kun ideoj-diverseco laŭ tiu ĉi gvida principaro tiel, ke el nekunordigita apudeco estiĝas kunlaborado en memkonfido.

    Aŭtonomio kaj respondeco

    Ni fieras ke dekomence aŭtonomio kaj respondeco de niaj aktivuloj decidas la organizadon de niaj aktivadoj. En ekonomia mastrumado oni nur iom-post-iom malkovras tiujn valorojn kiel fonton de memrealiĝo kaj laborĝojo.

    Niaj aktivuloj profitu de sia aktiveco

    Engaĝigo kaj influo ne rezultigas privilegiojn ĉe ni, sed estas rigardataj kiel speciala respondeco. Sed ni zorgas, ke niaj aktivuloj profitu de siaj aktivadoj: la senton efektivigi ion sencplenan, realigi sin mem per libervole elektitaj taskoj kun multe da decidlibero, gajni novajn spertojn kaj konojn kaj pluevolui la proprajn kapablojn kaj personecon.

    ĉicele ni ofertas al ĉiuj niaj aktivuloj la ŝancon, transpreni multe da respondeco, de tempo al tempo transiri al alia tasko, kaj mem decidi, per kio la komunaj celoj plej efike estu antaŭenigataj.

    Taskoj por homoj anstataŭ homoj por taskoj

    ĉar ni prenas serioze niajn principojn, ni ja ne serĉas iujn homojn por certaj taskoj, sed por homoj tiajn taskojn, kiuj plej bone konformas al specifaj individuaj interesoj, inklinoj kaj kapabloj. En tiel multspeca movado kiel la nia ĉiu, kiu deziras transpreni sencoplenan taskon, certe trovos sian lokon. Kaj ni lasos foriri ĉiun aktivulon laŭ ties volo - ĉar varbi povas nur tiu, kiu ankaŭ kapablas ne gluece reteni.

    Laŭmezure kaj laŭcele

    Estraranoj, aktivuloj, membroj - dum sia kunlaboro ili respektas la interesojn kaj kapablojn de la aliaj.

    Tial estas parto de nia etiko de gvidado, ke la estraro subtenu la aktivularan intereson al memstara, memrespondeca engaĝiĝo. Dume la membroj - konsiderante ĝustan mezuron inter alta celo kaj modestaj rimedoj - postulas de la aktivuloj nur tiom, kiom estas postulebla en honorofica asocio.
     

    4. Kunlaboro kun membro-unuiĝoj

    Germana Esperanto-Asocio kaj ĝiaj membro-unuiĝoj subtenas sin reciproke per konfida interkonsento ĉe la alstrebado de la komunaj celoj. - La gvida principo por taŭga labordivido estas: *Êkunligi la konojn kaj kapablojn por tiel celi altajn ekonomiecon kaj kvaliton, eviti duoblan laboron kaj kunordigado-mankojn, *Êdum, sur la alia flanko, respekti laŭeble plej multajn regionajn kaj lokajn trajtojn.

    La federalisma principo en Germana Esperanto-Asocio realiĝas tiel, ke membro-unuiĝoj laŭokaze transprenas specifajn centralajn taskojn sur federacia aŭ sur landa nivelo.

    Germana Esperanto-Asocio efikas la necesan kunordigon per konvinka argumentado kaj per klarigo kaj akordiĝo en la asocia konsilantaro kaj en fakorientataj laborgrupoj.

    Faka utilo por eksterfakaj celoj

    Fakaj unuiĝoj interalie havas la taskon, meti sian apartan fakan kompetencon je la dispono de la ĝenerala Esperanto-movado. Konsiderante la ekonomiecan kaj ŝpareman uzadon de niaj rimedoj ni rekomendas, koncentrigi la fakajn celojn je modela konfirmo de la baza farebleco kaj je konkrete atingebla utilo -kuraĝe akceptante nekompletecon.
     

    5. Eksteraj kaj eksterlandaj rilatoj

    Lojalaj partneroj ĉe eksteraj rilatoj

    Kontraŭ niaj partneroj enlandaj kaj eksterlandaj ni havas lojalan kaj fidindan sintenon. Kunlaboro kun partneroj, kiuj dediĉis sin al certa faka, politika, religia aŭ ideologia prefero, estas limigenda al tiuj celoj, kiuj akordiĝas kun niaj celoj.

    Nia sukceso kuŝas en la sukceso de niaj partneroj

    Nia aparte fruktodona kunlaboro kun la urbo Aalen en la flegado de Germana Esperanto-Biblioteko ĉiam denove konfirmas, ke nia sukceso baziĝas sur la sukceso de niaj partneroj. Kaj inverse. Pro tio el bona kunlaboro kresku tiom da profito al niaj partneroj kiom al ni mem.
     

    IX. Invito al disputo pri deviaj opinioj

    Ni fidas al kreskanta kompreno ĉe respondeculoj en la socio, ke ja ekzistas lingvodemando en Eŭropo, kies aktualeco - ne laste pro la malfermiĝo de Eŭropo - konstante iĝas pli grava. Ni invitas ĉiujn interesitajn societojn kaj respondeculojn en politiko kaj registaroj, same kiel la respondeculojn en fakligoj, por ke ili partoprenu jenan disputon pri divergaj opinioj, nome: Ili ekzamenu ĉi tiujn tezojn pri la EU-lingvodemando laŭ praveco, kaj inkludu ilin senantaŭjuĝe en siajn konsiderojn. Kiam sekvos la demando pri konkludoj, ni jam estas je dispono kiel kompetentaj kaj sendependaj konsilantoj.
     

    Tezoj pri la EU-lingvodemando

      1. Ekzistas lingvodemando en Eŭropa Unio. La nuna sistemo de dek kvin oficialaj lingvoj ne daŭre estas konservebla; tial ĝi jam nun ne estas konsekvence efektivigita, kiel montriĝas ekzemple per la Eŭropa pasporto.

      2. La scipovo de pluraj lingvoj estas nepre dezirinda. Tamen la plimulto de la homoj lernas maksimume tri fremdajn lingvojn.

      3. Elektante lernendajn lingvojn la plimulto de la homoj preferas vaste disvastigitajn lingvojn, krome lernejoj proponas nur limigitan nombron de "devigaj" lingvoj.

      4. Elit-lingveco (signifante limigon al kelkaj, sed ne ĉiuj oficialaj lingvoj), se traktata kiel solvo de la lingvodemando en EU, perdigus terenon al la lingvoj malpli proponataj aŭ malpli disvastigataj.

      5. ĉiu membro-ŝtato de EU posedas legitiman kulturan kaj ekonomian intereson por la uzado de sia propra lingvo en- kaj eksterlande, konkurante kun samdirektaj interesoj de la aliaj.

      6. Elit-lingveco (do, limigo al kelkaj, sed ne ĉiuj oficialaj lingvoj) subfosus la bazon de samrajteco kaj kontraŭus la interesojn de tiuj membro-ŝtatoj, kies lingvoj ne apartenas al la elito.

      7. Balotado kaj decido de plimulto pri la lingvodemando, kiu rezultigus elit-lingvecon, estus interveno kontraŭ la rajto de lingva samrajteco, kaj pravigebla nur, se ekzistus nenia alternativo.

      8. Solvo de la EU-lingvodemando, ĝis nun tro malmulte konsiderita, povus esti Eŭropa interkonsento al neŭtrala pontlingvo por internaciaj rilatoj: tute samrajtigitaj ĉiuj alproksimiĝetus al la aliaj, kaj tiel povus protekti la propran lingvon kontraŭ la hegemonio de la aliaj lingvoj.

      9. La rolon de pontlingvo povus transpreni Esperanto, dum pli ol 100-jara paktikado pruvita planlingvo, kiu estas ne nur ekstreme esprimriĉa sed - precipe por Eŭropanoj - relative facile ellernebla.

      10. Tiel eblus grava kontribuo al la unuiĝo de Eŭropo - ne nur en lingva rilato.

    Rezolucio de la plenkunveno dum 73-a Germana Esperanto-Kongreso kadre de la dua Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso je pentekosto 1995 en Parizo.
     

    X. Inter tradicio kaj renovigado

    De civitana iniciativo al mondvasta kulturunuiĝo.

    Dum la unuaj cent jaroj de sia evoluo vivon enspiris la planlingvo Esperanto per literatura kaj alia kultura aktivado, per sennombraj kongresoj kaj individuaj renkontiĝoj. Inter ĉiuj planlingvaj projektoj Esperanto nekontesteble okupas la unuan rangon - mezurita laŭ disvastigo, vigleco kaj praktika uzeblo. En 100 jaroj Esperanto fortiĝis, ne plu subpremata de diktatoroj, en 100 jaroj Esperanto pruvis sian taŭgecon por solvi la lingvo-demandon.

    Quo vadis ? - Kien do ?

    Ne antaŭvideblas kiel la internacia komunikado evoluiĝos rilate teknikon kaj politikon. Eble ni baldaŭ uzos porteblajn traduk-komputiletojn, eble la socio uzos du aŭ tri komunikilo-lingvojn, eble evoluiĝos tute aliaj solvoj.

    Tamen, ĉiukaze al ni restas la certeco, ke ni pledas por bona kaj konvika afero, kaj persone gajnos multon el nia agado.

    Plie: Aŭtentika estas nia scio pri la fascina evoluo el planlingvo al vivoplena kulturlingvo. Ni prave fieru pri kreskanta internacia kulturo de ni flegata. Memkonfide ni partprenu en mondvasta kultur-komunumo de homoj, kiuj sentas sin ligitaj per komuna lingvo kaj la humanistaj idealoj de toleremo, pacemo kaj forta solidaro - transirante religiajn, rasajn, politikajn, ekonomiajn kaj kulturajn barojn.

    Kompreneble estus bela deziro nia, deklari Esperanton la ĉefan internacian komunikilon, kaj vidi ĝin instruita kiel unua (ne sola!) fremda lingvo en lernejo. Sed sub la hodiaŭaj kondiĉoj tiu ne estu la proksima celo de nia civitana iniciativo. ĉar la lingvo-problemo socie nur iom post iom estos perceptata en sia kreskanta "eksplodemo".

    Nur post sufiĉa perceptemigo de nia socio, de ties respondeculoj ni povas certi pro la bezonata subteno. Ĝis tiam ni plu flegu la utilon de Esperanto kaj nian internacian komunumon kaj atendu ĝis venos la decida horo. La tempo laboras por ni.

    Epilogo (finparolo)

    Tiu gvidilo povas plenumi siajn taskojn nur se ni, anoj de Germana Esperanto-Asocio, komprenante vivigas ĝin por nia tuta "agado". Por tio necesas, ke ni foje kaj refoje adaptu ĝin al la postuloj de la tempo estonta, por partoprenigi ĉiujn, kiuj volas partopreni.
     

    Tiun ĉi kiel skizon por internacia uzo tradukis:
    Hermann Schröder, Eichenweg 17, D-72297 Seewald-Allmandle, Tel. (0) 7448 - 298, 1995 - 04 - 08


    Impressum Laste redaktite je 2011-09-04