Hameln Esperanto-grupo Hameln "La Ratkaptista Bando"

125 Jahre Esperanto - mehr als eine Sprache
25 Jahre " Ratkaptista Bando"

Kontaktadresse/kontaktadreso: Esperanto-Gruppe Hameln "La Ratkaptista Bando", Heinz W. Sprick, Schmiedeecke 2, 31840 Hessisch Oldendorf, Tel: 0162/7536396 + 05152/3425, Email: hameln@FORIGUesperanto.de (bitte FORIGU entfernen, bonvolu forigi FORIGU
Esperanto-Sprachkurs für Anfänger ab 11. März 2013
Esperanto bietet als neutrale Sprache die Möglichkeit mit Menschen der verschiedensten Kulturen aus fast allen Ländern der Welt auf gleicher Augenhöhe zu kommunizieren. Als einzige Plansprache hat Esperanto eine Sprecherzahl von mehreren Millionen erreicht und eine vielseitige, lebendige Kultur hervorgebracht, die es zu entdecken lohnt. Gerade auch durch das Internet und die Zunahme der Esperanto-Treffen weltweit steigt die Zahl der Esperanto-Sprecher heute stetig an. Durch seinen logischen Aufbau ist Esperanto leichter zu lernen als jede andere Fremdsprache. Schon nach wenigen Monaten kann man in die Esperantowelt eintauchen sowie neue Freundschaften schließen und mit Menschen auf allen Kontinenten über „Gott und die Welt“ diskutieren. Reisefreudige finden im „Pasporta Servo“ ca. 1500 Adressen von Gastgebern in über 90 Ländern, die Esperanto-Sprechern eine kostenlose Unterkunft anbieten.
Ein neuer Sprachkurs für Anfänger startet am 11. März 2013, immer montags ca. alle 2 Wochen, 19.30-21.00 Uhr, Sumpfblume, Hameln, voraussichtliche Termine, nach Absprache mit den Teilnehmern: 11.3., 25.3., 8.4., 22.4., 6.5., 27.5., 10.6., 24.6., ...  Kosten 20 € einschl. Unterrichtsmaterial; Interessenten melden sich bitte unter hameln@esperanto.de oder Tel.: 0162 7536396 .

La Ratkaptista Bando: Wer wir sind, was wir machen, unsere Satzung - Kiu ni estas, kion ni faras, nia statuto Esperanto: Fragen und Antworten zur Internationalen Plansprache Esperanto (en la germana)
Unser aktuelles Programm - Nia aktuala programo: Kommen Sie einfach  vorbei. - Venu simple. 2013  2012  2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005   2004   2003 Fotos - fotoj: Unsere Gäste und Aktivitäten - Niaj gastoj kaj aktivecoj 2013  2012  2011  2010  2009  2008  2007  2006  2005   2004   2003  2002  2001  2000  1999  1991  1990   1989   1988
Treffen und Kurse- renkontiĝoj kaj kursoj: Hier ist was los - Ĉi tie multe okazas Regiono Hameln-Pyrmont Interesaĵoj kaj vidindaĵoj en nia regiono (in Esperanto)
Ratkaptista Kuriero: unser Infoblatt - nia informilo Zeitungsartikel / gazetaj artikoloj Infos in der Lokalpresse - informoj en lokaj gazetoj La legendo pri la Ratkaptisto de Hameln (in Esperanto)
Geschichte-historio: Wie alles begannn- kiel ĉio komenciĝis Partnerstädte - ĝemelaj urboj: Hier suchen wir Esperanto-Sprecher - Ĉi tie ni serĉas Esperantistojn

Nach oben ] La ratkaptisto de Hameln ] La ratoj revenas al Hameln ] ghemelaj urboj ] [ Hameln ] Hessisch Oldendorf ]

Historia promenado tra la malnova urbocentro

La historio de la urbo Hameln komenciĝis ĉirkaŭ la 800-a jaro, kiam monaĥoj el Fulda fondis monaĥejon apud la malnova vilaĝo Hamala ĉe la rivero Weser (Vezero). La preĝejo de tiu ĉi monaĥejo estis la antaŭa konstruaĵo de la hodiaŭa Münster (ĉefpreĝejo).

En la proksimeco de tiu ĉi monaĥejo evoluiĝis la urbo. Ĉirkaŭ la 1200-a jaro la urbanoj konstruis ĉirkaŭ 500 metrojn for de la Münster sian propran preĝejon: la Marktkirche (foira preĝejo). Hodiaŭ oni povas iri de unu preĝejo al la alia tra la Bäckerstraße.

En la Bäckerstraße (strato de la bakistoj) staras ankoraŭ hodiaŭ domoj el diversaj epokoj: malnovaj ŝtondomoj el la gotika tempo, trabfakdomoj el ĉirkaŭ la 16-a jarcento kaj ankaŭ domo de la Vezer-Renesanco (Weserrenaissance): la Rattenkrug (rata gastejo). Malantaŭ ĝia arte ornamita fasado kaŝiĝas kiel ĉe multaj domoj de la Vezer-Renesanco pli malnova domo, kiu adaptiĝis en la 16-a jarcento per la nova konstrustilo. Gotika ŝtondomo, la hodiaŭa Löwenapotheke (apoteko de leonoj), estas ornamita en la gablo per David-stelo, indiko, ke ĉi-tie dum la mezaĝo loĝis judoj. La strato apud la domo ankoraŭ antaŭ 100 jaroj nomiĝis Judengasse (juda strateto).

La centro de la urbo ankoraŭ hodiaŭ estas la Markt (foirejo) kun la Marktkirche kaj impona Vezer-Renesanca konstruaĵo, la Hochzeitshaus (geedziĝdomo / domo de alta tempo). Ĝi estis finkonstruita mallonge antaŭ la komenco de la 30-jara milito kaj estis planita por grandaj festoj de la burĝoj, ekz. por geedziĝfestoj. Alia rimarkinda konstruaĵo estas la malnova baroka Kommandantenhaus (domo de la komantanto), hodiaŭ Kreissparkasse (subdistrikta ŝparkaso), en kiu loĝis la komandanto de la fortikaĵo. Hameln dum 200 jaroj estis fortikaĵ-urbo („Ĝibraltaro de la nordo“). La fortikaĵo kun siaj fosaĵoj, zigzagaj linioj kaj kreneloj ĉefe estis konstruita de malliberuloj de la pundomo (“ĉara malliberejo” / “Karrengefängnis”), hodiaŭ hotelo “Stadt Hameln”. Ili dum la laboradoj estis katenitaj al ĉaroj kaj estis laŭ malnovaj raportoj parto de la stratbildo. 1807 Napoleono malkonstruigis la fortikaĵon. Ĉe tio ankaŭ la mezaĝa urbomuro estis detruita; de ĝiaj multaj urboturoj hodiaŭ nur du restis konservitaj. Pli frue sur la foirejo ankaŭ staris la baroka urbodomo. Same kiel la Marktkirche ĝi estis detruita dum la 2-a mondmilito, sed kontraŭe al tiu ne plu rekonstruita.

Ankaŭ en la Osterstraße (orienta strato) hotelo estis detruita dum la lasta milito. Hodiaŭ en tiu loko situas la Karstadt-magazeno. Je la alia flanko troviĝas du perloj de la Vezer-Renesanco: la Leisthaus (domo de Leist), nun muzeo, kun la friso de la virtoj kaj la Lukretia en la gablo de la „Utlucht“ (antaŭkonstruaĵo), apude la iom pli maljuna trabfaka konstruaĵo, la Stiftsherrenhaus (domo de la konventomajstroj), kiu estas ornamita plenplene per figuroj de la antika mitologio kaj la biblio. Preskaŭ je la orienta fino de la Osterstraße staras alia pompa domo, la Rattenfängerhaus (ratkaptista domo) el 1603, sur kies flanka fasado enskribaĵo raportas pri la eliro de la Hameln-aj infanoj en la jaro 1284. Hodiaŭ en tiu ĉi domo troviĝas gastejo, en kiu oni ekzemple povas mendi “rat-vostojn”. La hodiaŭa Stadtsparkasse (urba ŝparkaso) je la kontraŭa flanko pli frue estis garnizona preĝejo, kiu post malfondo de la garnizono en 1842 ne plu estis bezonata. La malnova Heiliggeist-Spital (hospitalo de la sankta spirito) malantaŭe hodiaŭ ankaŭ apartenas al la Stadtsparkasse.

La Osterstaße kondukas al la iama remparo, nun ĉirkaŭa strato de la malnova urbocentro. Irante dekstren oni trovas en la Alte Marktstraße (malnova foira strato) la lastan konservitan sidejon de la iama urba nobelaro, la iom senornaman “Redenhof” de 1558. La Alte Marktstraße kondukas reen al la Bäckerstraße kaj al la Müsterkirche ĉe la Vezero. La strato mem estas ekzemplo de la renovigado de la trabfakaĵoj en la 1970-aj jaroj. Unu de la unuaj renovigitaj trabfakdomoj estis la “Kurie Jerusalem”, malnova deponejo konstruita ĉirkaŭ 1500, hodiaŭ junulara kulturcentro (dezegna lernejo, muzika lernejo).

Ĉe la Vezero (Sudetenstraße) staras granda klinkera konstruaĵo, la iama Wesermühle (vezera muelejo). En ĝi hodiaŭ estas i.a. la urba biblioteko kaj la urba arkivo. Hameln ekde malnovaj tempoj estas la urbo de la muelejoj kaj ankaŭ en la blazono havas muelan ŝtonon. Iam staris granda tritika muelejo sur la vezera insulo. Ĝi estis detruita dum la lasta milito kaj kontraŭflue pli grande novkonstruita. Ĝi ankoraŭ hodiaŭ estas uzata (Kampffmeyer-Mühlen GmbH).

 

Mallonga historio de la preĝejo de la sankta Bonifaco

812

Grafo Bernhardo ordonas la preĝejon, kiun li fondis, kiel ejon por sia tombo kaj la tombo de sia edzino Christina. Post lia morto en la jaro 826, la monaĥejo de Fulda disvolvigas la preĝejon al duagrada monaĥejo.

La relikvo de la sankta Romanus, kiu mortis ĉirkaŭ la jaro 258, estas alportita el Romo kaj prezervita en la kripto.

1209

La romanika baziliko estas detruita per fajro. Kvankam fariĝinte kanonika preĝejo, la nomo monaĥeja preĝejo daŭriĝas.

ĉirkaŭ
1
241

La rekonstruita preĝejo estas ĉefe nomita preĝejo de la sankta Bonifaco. Antaŭe la sankta Romanus estis la patrono de la preĝejo.

1259

La Fulda-a monaĥejo vendas la kanonikaron al la episkopo de Minden. Do la alikonstruado sin orientas al Minden, kiu estas ligita kun Paderborn kaj Kolonjo.

1280

La preĝejo estas ĉiam denove vastigita kaj alikonstruita. El la romanika baziliko fariĝas gotika nava preĝejo.

1378

La ampleksa konstruado-programo finiĝas per la finkonstruo de la suda navo al halo.

1384

La interno de la preĝejo estas kolorita denove kaj la koloroj aspektas preskaŭ same kiel hodiaŭ.

1540

La komenco de la reformacio en Hameln: Rudolf Moller el Hanovro unuafoje predikas „evangelie“ en ĉi-tiu preĝejo. Kvankam la kanonikaro longtempe rifuzas la novan instruon, ĝi finfine devas transdoni la preĝejon al la luteranoj.

1578

La kanonikaro fariĝas luterana (kontrakto inter la urbo kaj la kanonikaro). Altaroj, bildoj ktp. estas forigitaj, la predika katedro kaj la altaro estas movitaj al la centro de la preĝejo.

1744

La centrala okangula turo ricevas barokan tegmenton kaj lanternon.

1760

Pro la plifortigo de la fortikaĵoj de la urbo la klostro devas esti malkonstruita.

1803

La armeoj de Napoleono okupas la preĝejon kaj uzas ĝin kiel armilmagazenon kaj stalon por siaj ĉevaloj. Post la formarŝo de la francaj trupoj mankas la financoj por la renovigo de la preĝejo. Ĝi preskaŭ ruiniĝis.

1848

Abolicio de la kanonikaro.

1870
-
1875

Conrad Wilhelm Hase el Hanovro direktas la rekonstruadon de la preĝejo. La disfalita norda navo estas renovigita, la okangula turo estas solidigita, fenestroj, portaloj kaj la ŝtonplanko estas substituitaj. La internoekipo nun estas novgotika. Nova orgeno estas instalita. La sonoriloj nun estas en la okcidenta turo.

1920

Tri novaj ŝtalaj sonoriloj estas konsekritaj, la plej grava da ili estas donaco. Dum la unua mondmilito en la jaro 1917 la plej granda sonorilo devis esti fordonita por militaj celoj.

1970
-
1976

En la internspaco okazas ampleksaj laboroj por solidigado kaj restaŭrado laŭ la planoj de la arkitekto Friedhelm Grundmann. La preĝejo estas reorganizita al malfermita paroĥa preĝejo.

1980

Nova orgeno farita de la Marcussen-kompanio el Apenrade (Abenraa), Danio

2001

La kvara fenestro de Johannes Scheiter estas instalita je la okcidenta flanko de la okcidenta turo.

2005

La partoprenantoj de la 2-a Rata Rendevuo vizitas la preĝejon.

 

   

Anzahl der Besucher - nombro de vizitantoj: Free counter and web stats

letzte Änderung / lasta ŝanĝo: 12.01.2013