Dortmund Panorama

reen al la startpaĝo  

Historio de Esperanto en Dortmund

Longan tradicion en Dortmund havas la laborista Esperanto-movado. La unua grava motoro estis Alfred von der Heid, kiu esperantistigis multajn laboristojn dum la 30-aj jaroj.

La plej prominenta esperantisto sendube estis Dietrich Keuning, kiu de 1954 ĝis 1969 estis ĉefurbestro de Dortmund. Dum tiu periodo, nome en 1959, okazis SAT-kongreso en Dortmund. Dokumentojn pri la laborista Esperanto-movado oni trovas en la "Fritz-Hüser-Institut für deutsche und ausländische Arbeiterliteratur".

Dum multaj jaroj la Esperanto-grupo e Dortmund estis parto de la “Rheinisch-Westfälische Auslandsgesellschaft”. Tiam Dortmund-on vizitis elstaraj geesperantistoj kiel Marjorie Boulton aŭ Aleksander Melnikov kaj la geaktoroj Jerzy Fornal, Jadwiga Gibczinska-Jarolim kaj Georgina Amanza. La ĉefa aktivulo dum tiu tempo estis Eduard Weichmann.

En la jaroj 1995 kaj 2009 okazis REVELO-tagoj en Dortmund.

 

Bonvenon al la nova Esperanto-rondo en Dortmund!

Ekde la 5-a de junio 2009 en Wilhelm-Hansmann-Haus, Märkische Str. 21 44141 Dortmund ĉiu vendrede okazas renkontiĝoj de la nova Esperanto-rondo. Gastoj estas bonvenaj!   (la vojpriskribo al la Esperanto-domo)

Kontaktu sinjoron Raymond Monteyne r.monteyne@onlinehome.de aŭ per telefono 0231 - 92 777 39

anonco pri la nova Esperanto-rondo en Dortmund

al la komenco      reen al la startpaĝo