Rejnpromenado en Düsseldorf; Düsseldorfer Rheinufer; autor Rainer Driesen; Wikimedia Commons, under the terms of GNU Free Documentation License, Version  1.2

reen al la startpaĝo  

Esperanto en Düsseldorf

Esperanto en Düsseldorf havas pli ol centjaran tradicion. En januaro 1907 estis fondita la unua burĝa / neŭtrala Esperanto-societo kun 30 membroj. Jam 1906 antaŭestis unua Esperanto-lingvokurso. Laŭ initiativo de la grupo en la jaro 1910 aperis la unua gvidilo de Düsseldorf en Esperanto. Post la fondo de la Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA) 1911 en Leipzig ankaŭ en Düsseldorf en la sama jaro estis fondita laborista Esperanto-grupo. En junio 1913 en altlernejoj de Düsseldorf aperis nova Esperanto-societo "Verda stelo".

En Düsseldorf okazis gravaj Esperanto-kongresoj, i.a.:

  • 1922 - la IV-a konferenco de la Germana Laborista Esperanto-Asocio (GLEA)
  • 1952 - la 25-a SAT-Kongreso (Sennacia Asocio Tutmonda) kaj la 31-a Kongreso de la Germana Esperanto-Asocio (GEA)
  • 1965 - la 43-a Kongreso de la Germana Esperanto-Asocio (GEA)
  • kaj kelkaj REVELO-kunvenoj

En Düsseldorf ekzistas kaj Esperanto-strato kaj Zamenhof-vojo. La Esperanto-strato en Düsseldorf-Derendorf estis inaŭgurita 1966 lige kun la 43-a GEA-kongreso. La Zamenhof-vojo en Düsseldorf-Gerresheim ekzistas oficiale nur ekde 1978. Sed jam 1932 ĝi neoficiale ekzistis (same kiel la Esperanto-avenuo, la nuna Fröbel-strato). Je tiu tempo tie loĝis kelkaj Esperanto-familioj, kiuj neoficiale donis la nomojn al du privataj stratoj.

Edeltraud kaj Max Hans-Jürgen Mattusch,  "Esperanto - ein Ausweg aus Babylon? 95 Jahre Esperanto in Düsseldorf"
Okaze de la 95-a datreveno de la fondo de unua Esperanto-grupo en Düsseldorf gesinjoroj Edeltraud kaj Max Hans-Jürgen Mattusch verkis en la jaro 2002 libron:
"Esperanto - ein Ausweg aus Babylon? 95 Jahre Esperanto in Düsseldorf"


ISBN 3-89906-339-2,
Paperback 208 S., € 10,00
BoD Books on Demand


 

 


Hodiaŭ en Düsseldorf ekzistas malgranda, sed tamen aktiva Esperanto-grupo, kiu kunvenas regule unufoje monate
(la unuan ĵaŭdon post la 20-a de la monato) de 17-a horo ĝis la 19-a horo.

Loko:  restoracio "Casa mia", Berta-von-Suttner-Platz, ĉe la orienta enirejo al la ĉefstacidomo de Düsseldorf.
Interesitaj personoj bonvole venu al la supre indikita renkontiĝo.

Kontakto:  esperanto.duesseldorf@web.de


Bonvenon en Düsseldorf!

Düsseldorf estas la ĉefurbo de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj havas 585.000 da enloĝantoj (2009).

Indas viziti la jenajn vidindaĵojn:

Malnova urboparto (Altstadt)

Ği konsistas el multnombro da stratetoj kun multe da restoracioj kaj bierejoj, ofte kun propraj bierfarejoj. Konataj stratoj estas Bolkerstrato kaj Ratingerstrato.

Je la komenco de la malnova urboparto troviĝas la tiama jezuita preĝejo Andreaskirche, komencita en 1622 en la stilo de la itala baroko. Post la sekularigo 1805 en la jaro 1841 ĝi denove fariĝis paroĥa preĝejo. Hodiaŭ ĝin uzas la dominikanoj, kies monaĥejo troviĝas en la proksimeco. En la preĝejo estas la maŭzoleo de la princo-elektisto Johann Wilhelm (Jan Wellem), kiu en 1716 mortis en Düsseldorf.

Vidalvide al la preĝejo troviĝas la Kunsthalle kaj la kabareta teatro Kom(m)ödchen, fondita de la konataj kabaretistoj Kay kaj Lore Lorentz. En la proksimeco estas la operejo; la dramteatro troviĝas sur la Gustaf-Gründgens placo.

Ne malproksime de tie ĉi komencas la Bolkerstrato, pro la multnombro da bierejoj ankaŭ nomata "la plej granda verŝtablo de la mondo". Ĉi tie oni vidas la naskiĝdomon de Heinrich Heine (1797-1856). Hodiaŭ la duseldorfanoj estas fieraj pri sia fama filo: lian nomon portas la universitato (ĝi nur estis fondita en 1965 surbaze de la jam ekde 1923 ekzistanta medicina akademio), sed nur ekde 1989 post multe da kvereloj; ekzistas Instituto Heinrich Heine; granda avenuo kaj haltejo de la subtera fervojo havas lian nomon. Sed Düsseldorf ne ĉiam estis fiera pri Heinrich Heine, sed distanciĝis de li pro lia juda origino kaj lia kritika menso. Nur okaze de la 125-a datreveno de la morto de Heinrich Heine estis konstruita monumento en formo de krevita masko de mortinto. Aliaj konatoj verkistoj el Düsseldorf estas Heinrich Spoerl (1887 - 1955): "Die Feuerzangenbowle" kaj Dieter Forte (1935):  trilogio "Das Haus auf meinen Schultern".

En la Bolkerstrato ankaŭ troviĝas la evangelia preĝejo Neanderkirche. Ĝi portas la nomon de la poeto de preĝejaj kantoj Neander, kiu laboris en Düsseldorf.

Foirplaco (Marktplatz)

Ċi tie troviĝas la malnova urbodomo kaj la rajdista statuo de la princo-elektisto Johann Wilhelm (1658-1716), farita de la korta arkitekto de Jan Wellem, Gabriel de Grupello.

Johann Wilhelm (1658-1716), autoro Gabriel de Grupello; Wikimedia Commons, under the terms of GNU Free Documentation License, Version  1.2 En la foirplaco ĉiujare la 11-an de novembro je la 11:11-a horo
la duseldorfan karnavalon malfermas la Hoppeditz (= hopanta etulo),
kiu sekvas la tradicion de la korta amuzisto.

Li faras kritikan paroladon en duseldorfa dialekto kaj en rimoj pri
la politiko de la urbo. La ĉefurbestro sur la balkono de la urbodomo faras kontraŭparoladon.

Proksime al la foirplaco ekde nelonge troviĝas muzeo de karnavalo
kaj monumento de Hoppeditz.

Kastela placo (Burgplatz)

Ĉi tie en la 13-a jarcento estis la kastelo de la grafoj Berg. En la 16-a jarcento ĝi pligrandiĝis kaj multfoje ŝanĝiĝis. Tio estis rektangula konstruo kun interna kastela korto kaj du turoj. Johann Wilhelm en 1710 aldonis artgalerion. 1872 la tuta kastelo escepte de unu turo forbrulis. La konservita turo, la kastela turo, hodiaŭ enhavas la muzeon de navigacio.

Sur la kastela placo oni povas admiri la belan malgrandan fontanon pri radsaltanto (Radschlägerbrunnen); saltadi radon estas malnova duseldorfa tradicio.

En la proksimeco je la malgranda rivereto Düssel (ĝi donis la nomon al la urbo) oni povas vidi interesan monumenton, tio estas la Stadterhebungsmonument. La monumento simboligas la transdonon de la urba rajto al Düsseldorf en 1288 post la venko en la batalo ĉe Worringen per la grafo Adolf von Berg. Ĝi estis dediĉita en 1988 okaze de la 700-a datreveno de la fondo de la urbo.

Proksime troviĝas la plej malnova paroĥa preĝejo de Düsseldorf - Lambertuskirche (1206), en la 13-a jarcento romana baziliko. Lige kun la fondo de la urbo ĝi estis plivastigita kaj ŝanĝita en gotika stilo.

Rejnpromenejo (Rheinpromenade)

La kastela placo estas elirpunkto por promenoj laŭlonge de la Rejno. La hodiaŭa promenejo ekestis en 1993 post la konstruo de aŭtotunelo anstataŭ laŭta, trafikriĉa strato. Laŭlonge de la promenejo troviĝas kelkaj interesaj vidindaĵoj:

Düsseldorfer Landtag; autoro Mbdortmund; Wikimedia Commons, under the terms of GNU Free Documentation License, Version  1.2
  • Apollo-Theater (varietea teatro) inter la pilieroj de la ponto Rheinkniebrücke;
  • Landtag - rezidejo de la registaro de Nordrejn-Vestfalio (1988);
  • Rheinturm (televida turo / 1982) - kun 234 metroj la plej alta konstruaĵo de Düsseldorf;
  • - Stadttor (urba pordego) - rezidejo de la ŝtata kancelario de Nordrejn-Vestfalio(1999):
  • Medienhafen (malnova haveno) kun restoracioj, diskotekoj, burooj de varbagentejoj, modfirmaoj, agentejoj por nemoveblaĵoj, ankaŭ la radiostacio de WDR kaj multe da interesaj konstruaĵoj, kiel ekzemple
    la 3 klinitaj domoj de la fama usona arkitekto Frank O' Gehry.
Genry Bauten; autoro Fundistephan; Wikimedia Commons, public domain

Honora Korto (Ehrenhof)

1925/26 okaze de la granda ekspozicio GeSoLei en Düsseldorf estis konstruita la ensemblo de la Honora Korto, arkitekto estis profesoro Wilhelm Kreis. La konstruaĵoj el malhela briko estas ekzemplo de ekspresionista arkitekturo kaj moderna urboplano. La ensemblo konsistas el la hodiaŭa Museum Kunstpalast (muzeo artpalaco), Forum NRW (Forumo Nordrejn-Vestfalio "Arto kaj ekonomio"), origine la konstruaĵoj estis ekspoziciaj haloj, krome la Rheinterrassen (restoracioj kaj kunvencentro) kaj la Tonhalle (origine Rejnhalo). La Tonhalle komence servis kiel planetario. Meze de la 70-aj jaroj ĝi estis restaŭrita kaj ŝanĝita kiel koncertejo kaj kiel anstataŭaĵo por la koncertejo Tonhalle, kiu estis detruita dum la dua mondmilito.

Proksime al la Tonhalle troviĝas la Kunstakademie (artakademio). La princa artakademio, fondita de Karl Theodor en 1777 kaj loĝigita en la kastelo, forbrulis kune kun la kastelo en 1872. Pro tio necesis konstrui novan artakademion. La nuna konstruaĵo ekestis en 1879 en la stilo de la itala renesanco. Kun la artakademio estas ligataj famaj nomoj kiel ekzemple Wilhelm von Schadow, Paul Klee, Joseph Beuys, Gerhard Richter, Jörg Immendorf; ankaŭ la verkisto Günter Grass studis ĉi tie.

Reĝa avenuo (Königsallee/Kö)

Ĝi estas la plej ŝatata butikostrato kaj promenejo de Düsseldorf kun luksaj modbutikoj, juvelejoj, stratkafejoj kaj la grandaj aĉetarkadoj "Kö-centro". La origina nomo de la avenuo estis Kaŝtan-avenuo. Tiam ĝi estis la urbolimo. La ŝanĝo de la nomo en 1848 havas la jenan kaŭzon: anstataŭ ovacii al la reĝo Friedrich Wilhelm IV. dum lia vizito en Düsseldorf, la duseldorfanoj ĵetis ĉevalsterkon al li. Por pardoni al li, oni nomis la avenuon Reĝa avenuo.


Informo pri la foto-aŭtoraj rajtoj:

Düsseldorfer Rheinufer; autoro Rainer Driesen *
Genry Bauten; autoro Fundistephan **
Johann Wilhelm (1658-1716), autoro Gabriel de Grupello *
Düsseldorfer Landtag; autoro Mbdortmund *

 * Wikimedia Commons, under the terms of GNU Free Documentation License, Version 1.2
** Wikimedia Commons, public domain

al la komenco      reen al la startpaĝo