reen al la startpaĝo  

Esperanto-aktivaĵoj en 2011

Esperanto-Grupo Essen okazigis internacian renkontiĝon en Mülheim

Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen - komuna foto

Sabate, la 7-an de majo 2011, la Esperanto-Grupo Essen okazigis internacian renkontiĝon en la apuda urbo Mülheim a.d. Ruhr, al kiu ĝi invitis amikojn el Nederlando, Belgio kaj kompreneble ankaŭ el ReVELo-lando.
La aranĝo nomiĝis: Translima Renkontiĝo Esperantista de la Esperanto-Grupo Essen (TRE-EGE).

La programo

  1. Vizito de la plej granda senluma kamero
    eo.wikipedia.org/wiki/Senluma_kamero
    kiu ankaŭ loĝigas la Muzeon pri la Prahistorio de la Filmo http://eo.wikipedia.org/wiki/Museum_zur_Vorgeschichte_des_Films

  2. Pikniko kaj promeno en la apuda MüGa-Parko
    http://eo.wikipedia.org/wiki/M%C3%BCGa-Parko

  3. Vizito de la historia urbocentro de Mülheim kaj de la Akvostacidomo
    http://eo.wikipedia.org/wiki/Akvostacidomo kun fama florhorloĝo.

  4. Komuna manĝado en restoracio.

Iom de historio: ĝis nun entute okazis dek intervizitojn - la nederlandanoj kaj ni renkontiĝas du fojojn jare.

Kvin foje ili invitis nin al Brabantio - tie ni i.a. vidis la novan urbokvartalon de Helmond konstruitan laŭ malnova stilo, la naskiĝvilaĝon de la fama pentristo van Gogh, kariljono-muzeon kaj tomatokultivejon.
Niaflanke ni invitis la gastojn al Karbominejo Zollverein, Essen-Werden, al urbarkivo Bochum kaj al kermesmuzeo en Essen.

La etoso de la pasintaj aranĝoj ĝis nun ĉiam estis agrabla kaj sufiĉe internacia, ĉar
krom la nederlandanoj kaj germanoj, la aranĝon ankaŭ partoprenis belgoj, francoj kaj
poloj - estis bona ekvilibro inter la partoprenantoj de la malsamaj gepatraj lingvoj.

Pluaj informoj sekvos...

Lugder Schmeink
E-grupo Essen
ludger.schmeink@esperanto.de

2004, dum la REVELO-tago en Essen

2004, dum la REVELO-tago en Essen

La Esperanto-grupo Essen renkontiĝas en ĉiu dua ĵaŭdo en la monato je la 19-a horo

Loko:   GREND, ĉambro 2, Westfalenstrasse, 45128 Essen-Steele

Kontakto: s-ro Andreas Diemel,  telefone 0175/8764601 aŭ rete


 reen al la startpaĝo