reen al la startpaĝo  

Bonvenon en Schwelm!

 Schwelm kun loĝantaro de ĉ. 28000 estas vestfalia subdistrikta urbo de la Ennepe-Ruhr-Kreis. Ĝi situas oriente de Wuppertal kaj estas laŭ la areo la plej malgranda komunumo de NRW. Ĝi kuŝas 181-352m super la marnivelo kaj funkcias kiel pordego al Bergisches Land kaj Sauerland.

Schwelm havas miljaran historion. La malnova urboparto konsistas el vidindaj trabfakaj kaj ardezkovritaj konstruaĵoj. "Haus Martfeld", iama kavalira domicilo, nuntempe entenas muzeon regione gravan kaj la urban arkivon. La arkivo donas lokon ankaŭ por la dokumentoj pri la postmilitaj aktivadoj de la Esperanto-Grupo. Menciindas, ke en la urba centro troviĝas Zamenhof-vojo (1967) kaj Esperanto-vojo (1978) unu apud la alia. Ambaŭ stratojn iniciatis Hanna
kaj Heinz Schindler. La estraro de UEA aljuĝis en la jaro 1999 la Premion Deguchi al Heinz Schindler.

En Schwelm naskiĝis resp. agadis i.a. jenaj eminentuloj: Friedrich Christoph Müller (1751 - 1808) kiel teologo kaj natursciencisto; Fritz Helling (1888 - 1973) kiel reformpedagogo; Gustav Heinemann (1899 - 1976) kiel federacia prezidanto; Johannes Joachim Degenhardt (1926 - 2002) kiel ĉefepiskopo kaj kardinalo; Werner Albring
(1914 - 2007) kiel profesoro kaj pioniro de la hidrodinamiko.

En la mezo de la urbo du preĝejoj elstaras: Christuskirche kiel unu el la plej grandaj halpreĝejoj en Vestfalio, kaj Marienkirche kiel moderna rondforma arkitekturaĵo (1966).



La Esperanto-societo Schwelm  renkontiĝas laŭ antaŭa interkonsento.


Kontakto: S-ro Anton Kronshage, Eulenweg 27, 58332 Schwelm, Tel: 02336 -12091



Heinz Schindler - Ein Leben auf Esperanto

artikolo el "Schwelmer Soziale", marto 2009

Heinz Schindler - Ein Leben auf Esperanto artikolo el "Schwelmer Soziale", marto 2009Heinz Schindler - Ein Leben auf Esperanto artikolo el "Schwelmer Soziale", marto 2009

al la komenco      reen al la startpaĝo