Was läßt sich zu Entstehung und Struktur der Sprache sagen?
Kio pri la kreiĝo kaj strukturo de tiu lingvo?

Zur Entstehung der internationalen Planwelthilfskunstmischsprache
Pri la kreiĝo de la internacia Planmondhelpmikslingvo
Also die Kunst des Herrn Zamenhof, der diese Sprache im wesentlichen in seiner Gymnasienzeit im damals russischen Bialystok zusammengebastelt hatte, um sie dann aber erst 1887 mittels der Mitgift seiner Frau noch vor der Hochzeit zu veröffentlichen, bestand im Prinzip darin, die Grammatik der gängigen indoeuropäischen Sprachen so auszumisten, dass man mit dem übriggebliebenen Rest noch etwas anfangen konnte. Es blieben 16 grammatische Grundregeln, die einen Überblick über die Struktur geben. Nu la arto de la sinjoro Zamenhofo, kiu konstruis tiun lingvon precipe dum sia gimnazia tempo en la tiam rusa Bialistoko por publikigi ĝin tamen nur 1887 per la doto de sia edzino antaŭ la geedziĝo, principe konsistis en tio, forigi la sterkon el la gramatikoj de la hindeŭropaj lingvoj, por ke la resto estu taŭga. Restis fakte 16 bazaj gramatikaj reguloj, kiuj donas superrigardon pri la strukturo.
Im übrigen ist Esperanto nicht mehr oder weniger gemischt als andere Sprachen auch. Es wissen eben die wenigsten, dass Nase gar kein urgermanisches Wort ist, bei Serviette, Inflation und power sieht man das schon eher. Viele Wörter empfindet man deshalb nicht mehr als Fremdwörter, weil man sich einerseits an den Gebrauch der Wörter gewöhnt hat und andererseits man die Wörter in ihrer Rechtschreibung und Aussprache sich etwas zurechtbiegen kann, damit sie deutsch klingen und aussehen. Cetere Esperanto ne estas pli aŭ malpli miksita ol aliaj lingvoj. La plej multaj nur ne scias, ke Nase ne estas origine praĝermana vorto, ĉe Serviette, Inflation kaj power tio videblas jam pli klare. Multajn vortojn oni ne perceptas kiel fremdajn, ĉar unuflanke oni kutimiĝis al ilia uzado kaj alikaze la vortojn oni povas iom adapti al la ortografio kaj prononco de la germana.
Dieses Prinzip hat sich Zamenhof zunutze gemacht und hat alle möglichen Wörter so zurecht gebogen, dass sie wie Esperanto-Wörter aussehen und klingen. Bei einigen Wörtern sieht man den Betrug sofort: taso, telero, hundo, ŝrumpi, kaŭri, kafoklaĉo. Tiun principon Zamenhofo eluzis kaj adaptis la multajn vortojn tiel, ke ili aspektas kaj sonas kiel Esperanto-vortoj. Ĉe kelkaj vortoj oni tuj vidas la trompon: taso, telero, hundo, ŝrumpi, kafoklaĉo.
Bei den anderen handelt es sich dann meist um Wörter aus dem romanischen Wortgut (Latein, Italienisch, Französisch, Spanisch sind romanische Sprachen). Dorther kommen Wörter wie: ombrelo, nivelo, perfekta, granda. Etwa zwei Drittel der Wörter sind romanischen Ursprungs. Einige kommen auch vom griechischen oder aus slawischen Sprachen: kaj (und), klopodi (sich bemühen), krome (außerdem). Aliaj plej ofte devenas le la romanidaj lingvoj (latina, itala, franca, hispana estas romanidaj lingvoj). De tie venas vortoj kiel: ombrelo, nivelo, perfekta, granda/em>. Proksimume du trionoj el la vortoj estas de romanida deveno. Kelkaj venas el la greka aŭ slavaj lingvoj: kaj, klopodi, krome.
Also eigentlich hat Zamenhof, von dem übrigens behauptet wird, dass er 12 Sprachen zumindest fließend lesen konnte, fast gar nichts neu erfunden, sondern lediglich vorhandene Prinzipien geschickt ausgenutzt. Do fakte Zamnehofo, kiu cetere laŭdire povis almenaŭ flue legi 12 lingvojn, inventis nenion vere novan, sed lerte eluzis ekzistantajn principojn.
Er war auch nicht der erste oder letzte, der auf die Idee gekommen ist, eine internationale Sprache zu basteln. Heute werden alljährlich etwa zwei neue Vorschläge veröffentlicht. Nur wissen die wenigsten davon. Das meiste verschwindet in irgendwelchen Bibliotheken. Vieles klingt auf dem Papier gut, läßt sich aber nicht praktisch anwenden, oder ist zu verspielt, oder leicht für die einen, schwer für die anderen. So ist zum Beispiel Occidental für Leute, die fließend Spanisch, Französisch, Englisch und Latein können, superleicht zu erlernen, aber wozu brauchen solche Leute noch eine weitere Fremdsprache? Li eĉ ne estis la unua aŭ lasta, kiu havis la ideon konstrui internacian lingvon. Nuntempe ĉiujare publikiĝas proksimume du novaj proponoj. Malmultaj ekscias pri tio. La plej multaj proponoj malaperas en iuj bibliotekoj. Multo sonas bone sur la papero, sed praktike ne estas uzebla, aŭ tro artifika; aŭ facila por unu, malfacila por alia. Ekzemple Occidental estas tre facila por homoj, kiuj flue parolas la hispanan, francan, anglan kaj latinan lingvojn, sed por kio tiaj homoj bezonus ceteran fremdlingvon?
Zamenhof hat darauf geachtet, dass die Grammatik klein und regelmäßig ist, möglichst viele Wörter mit Vor- und Nachsilben aus anderen abgeleitet werden können und alle Wörter so geschrieben werden wie man sie dann auch spricht. Das macht es auch den Menschen, die keine Fremdsprachen kennen, relativ einfach, Esperanto zu erlernen. Relativ heißt hier: Man braucht etwa ein Fünftel der Zeit, die man zum Erlernen anderer Fremdsprachen benötigt. Aber Vokabeln pauken muss man trotzdem, wenn auch nicht ganz soviel. Zamenhofo tre atentis pri tio, ke la gramatiko restu malgranda kaj regula, ke multaj vortoj estu deriveblaj per prefiksoj kaj sufiksoj kaj ke ĉiuj vortoj estu skribataj tiel, kiel ili estas parolataj. Pro tio Esperanto estas relative facile lernebla ankaŭ por homoj, kiu ne konas aliajn fremdlingvojn. Relative signifas: Oni bezonas proksimume kvinon de la tempo, kiun oni bezonas por la lernado de aliaj fremdlingvoj. Sed tamen oni devas ellerni novajn vortojn, kvankam ne tiom multajn.


Esperanto-Jugend Sachsen
Esperanto-Junularo de saksujo