Selten-intervjuo distribuita
Selten-Interview erschienen

Nun haveblas la videobendo

"Prof. Reinhard Selten - Nobelpremiito por ekonomio 1994
intervjuata de Rainer Kurz".

En 2003 la vidbendo"Prof. Reinhard Selten Nobelpremiito por ekonomio 1994 - intervjuata de Rainer Kurz" estis eldonita kaj distribuita 300-foje .

Dum la 55-minuta intervjuo, Rainer Kurz demandas prof. Selten pri liaj fakaj kontribuoj, la Nobelpremio, lia kariero kaj ankaŭ liaj privataj interesoj, speciale (dum 40% de la intervjua tempo) liaj Esperanto-aktivadoj. La intervjuo havas profesian studiokvaliton kaj ankaŭ estas bona varbilo.

Kees Ruig skribis pri la filmo (La Merkato 79, Januaro 2003): "La granda kontribuo de ĉi-tiu videofilmo estas ne nur ke ĝi bone prilumas simpatian Nobelpremiiton, sed ankaŭ montras ke Esperanto meritas sian lokon en la mondo."

Dank' al donaco de la Germana Esperanto Asocio, ĉiu germana Esperanto-klubo ricevis unu VHS-bendon. Tiel ĉiu germana esperantisto povas rigardi la intervjuon pere de sia urboklubo. Intertempe la intervjuo estas distribuita al ĉiu kontinento.

La videofilmo aĉeteblas por 10 eŭroj ĉe la sekretariejo de GEA (gea@esperanto.de) kaj ĉe la Retbutiko de Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, B-2000 Antverpeno (http://retbutiko.esperanto.be). Por mendoj de pli ol 5 bendoj (ekz. por libroservoj) bonvolu kontakti rekte la aŭtoron (Rainer.Kurz@esperanto.de).

Por havi la eblecon montri la intervjuon ankaŭ al ne-esperantistoj, internacia teamo de tradukistoj daŭre kreas novajn nacilingvajn subtitolojn. Jam ekzistas la angla, cxehxa, finna, franca, germana, hispana, itala, japana kaj la internacia lingvoj. La verko baldaŭ haveblos sur DVD-disko, tiel oni povas libere elekti la lingvon de la subtitoloj.

La Germana Esperanto-Asocio subtenas la produktadon de almenaŭ 5000 DVD-oj. Kun la subteno de UEA, ĉiu partoprenanto de la Universala Kongreso (Pekino, 2004) ricevos senpagan DVD-on.

La intervjuo por elŝuti
sondosiero malaltkvalita
2 MB
 

videodosiero MP4-formato
20 MB
Por rigardi la videodosieron,
vi bezonas MP4-vidigilon
(senpage havebla ĉi tie).

sondosiero mezkvalita
3,2 MB
 
 
Teksto, tradukoj   Esperanto
Esperanto - Germana   Esperanto - Hispana
Esperanto - Angla   Esperanto - Finna
Esperanto - Franca   Esperanto - Ĉeĥa
Esperanto - Itala   Esperanto - Japana
Esperanto in Deutschland
Esperanto en Germanio
    2004-05-09
Franz.Kruse@esperanto.de