Aktualaj informoj de Loka Kongresa Komitato (LKK):

La temo por la kongreso: "Tutmondiĝo - ŝanco por la paco?" estiĝis el diskuto en LKK interkonsente kun UEA. La ŝancoj kaj problemoj de la tutmondiĝo (globaliĝo) sur ĉiuj niveloj de la vivo troviĝu do en la centro de la diskutoj dum la Universala Kongreso. El la evolutendencoj de la nuntempo, la Esperanto-movado espereble tiros la necesajn konsekvencojn por propra taŭga kontribuo al pli paca evoluo en la mondo. La fokuso de la diskutoj certe troveblos en la efikoj de la tutmondiĝoj al la malgrandaj kulturoj kaj lingvoj.

La simbolo de la kongreso estas trovita dank' al konkurso de LKK. La gajninto estas Joachim Schulze (Leipzig). Ni elkore gratulas! Entute venis ĉirkaŭ 20 proponoj. La ĵurio konsistis el LKK kaj reprezentanto de UEA.

LKK ĝoje komunikas, ke la iama Federacia Prezidento de Germanio, Roman Herzog, konsentis alpreni la postenon de Alta Protektanto. Jam aliĝis al la Patrona komitato: eksa Federacia Kanceliero Helmut Kohl, la socialdemokrata politikisto Hans-Ulrich Klose, la ĉefministro de la federacia lando Brandenburgio, Manfred Stolpe, la Berlina Reganta Urbestro Eberhard Diepgen, iama germana ministro por eksteraj aferoj Hans-Dieter Genscher, krome aliaj politikistoj (Christof Tannert - Eŭropa Parlamento; Peter Radunski - Berlina kultur- kaj scienco-senatano), krome la rektoro de la Eŭropa Universitato Viadrina en Frankfurt ĉe la Odro, Hans N. Weiler. LKK nun serĉas aliajn homojn, ĉefe el la kampo de kulturo. La germana nobelpremiito Reinhard Selten jam signalis konsenton esti la rektoro de la Internacia Kongresa Universitato.

La alfluo de aliĝilo estas tre esperiga. Multaj uzas la eblecon de pli malmultekosta kongres-kotizo por homoj kiuj aliĝas ankoraŭ en 1998. Se ankaŭ vi volas nun aliĝi kaj ankoraŭ ne havas aliĝilon, sendu al ni retpoŝtaĵon kun indiko de via hejma adreso.