Berlino multfoje estis celo de literaturistoj. Ĉi tie ni volas doni al vi kelkajn ekzemplojn - por legi, por mergiĝi en la historion de Berlino, por konatiĝi kun ĝiaj vidindaj lokoj. Se vi konas iun teksteton de fama verkisto (el romano aŭ rakonto, eble eĉ poemon), sendu ĝin al ni!

Ĝis nun vi povas legi tekstojn de:
Christopher Isherwood
Vladimir Varankin


Christopher Isherwood*: Adiaŭ, Berlino

(Goodbye to Berlin)
Romano skribita inter 1928 kaj 1933
El la ĉapitro VI: Berlina Taglibro 

Berlino havasdu urbocentrojn: la altnombrajn, multekostajn hotelojn, drinkejojn, kinejojn kaj magazenojn ĉirkaŭ la Memor-Preĝejo**, brilantaj kiel falsa brilianto en la magra krepuska lumo de la urbo; kaj memkonfidajn, burĝajn konstruaĵojn chirkaŭ la „Tilioj" ***. En grandpotenca, internacia stilo ili, imititaj imitaĵoj, reprezentas la dignecon de metropolo - parlamento, kelkaj muzeoj, ŝtata banko, katedralo, operejo, duopo da ambasadejoj, triumf-arko: nenio estis forgesita tie. Ĉio estas tiel pompa, tiel korektega - krom la katedralo, en kies konstru-stilo malkovriĝas la spuro de tiu histerio kiu flagras malantaŭ ĉiu peza griza prusa fasado. Starante la unuan fojon, venkita, antaŭ la sengusta katedralo, ĝi efikas tragike komika, tiel ke oni serĉas stultan nomon por ĝi: preĝejo de la senmakula koncipiĝo.
Sed la vera koro de Berlino estas eta, humida, sinistra arbaro - la Tiergarten. Dum tiu sezono la frosto pelas la kamparajn knabojn el iliaj malgrandaj neŝirmitaj vilaĝoj en la urbon, al la serĉo de subteno kaj laboro. Sed la urbo, kiu ĉe la nokta ĉielo ardis tiel hela kaj invita super la ebeno, estas malvarma kaj morta. Ĝia varmeco estas fantomo, fatamorgano en la dezerto de la vintro. La frosto pelas ilin de la stratoj inter la arbustojn, en ĝian kruelan koron. Kaj tie ili kaŭras sur la benkoj, mortas pro malsato aŭ frosto, kaj revas pri siaj neatingeble foraj hejmaj fornoj.

* Christopher Isherwood (1904-1986): brita verkisto, dum kelkaj jaroj vivis en Berlino. Lia romano „Adiaŭ, Berlino" estis la bazo por la sukcesa filmo „Cabaret".
** Memor-Preĝejo (germane: Gedaechtniskirche): preĝejo en la okcidenta centro de Berlino, unu el la ĉefaj turismaj vidindaĵoj de Berlino
*** Tilioj, ĝusta nomo: Sub La Tilioj (germane: Unter den Linden), estas unu el la ĉefaj stratoj en la orienta centro de Berlino, sur kiu troviĝas multaj historiaj konstruaĵoj el la pasintaj kaj la nuna jarcentoj.

Retro al la komenco


Vladimir Varankin*: Metropoliteno

Romano, originale verkita en Esperanto,
aperis en 1933 en la eldonejo Ekrelo en Amsterdamo


Berlino estas tute alia. Ĝi estas pli luma. Kaj pli simpla. Kaj pli varma. Berlino komenciĝas je simpatiaj dometoj, kvazaŭ faritaj el ludkartoj. Kiam mi estis alvenanta, ili flugis, kvazaŭ pelataj de l’vento, preter spegulvitroj de nia rapida vagonaro. Ĉiuj ili identas, dronante en verdaĵo de legomĝardenoj, ĝardenetoj kaj florejoj. Tio estas la laboristaj kolonioj. Super ili flirtas flagoj: la ruĝaj, komunistaj, kaj trikoloraj, la socialdemokrataj. Renkonten kuras infanoj, ĝoje svingante la brakojn. Sed jen komenciĝas ŝtonaj konstruaĵoj, rezervaj relvojoj, fabriktuboj. La vagonaro surflugas viadukton, disĵetante tondron en asfaltajn stratojn. Mi rigardas en fenestrojn de la duaj etaĝoj. Jen estas malserena ĉefpolicejo. En fino de la strateto, tintas tramvagono. Sub la viadukton trakuras ŝarĝaŭtomobilo. Iom poste ni siblas malpacience apud urbaj stacioj, por post unu minuto reĵeti nin antaŭen. Fine, la lokomotivo enkuras sub vitrajn arkojn de Schlesischerbahnhof**.
Kelke da ŝtuparoj, kelke da koridoroj, vigla germanlingva parolado, grandega lumanta dudekkvarhora horloĝo. Nigra asfalto, en kiu mi vidas miajn respegulojn. Senfina ĉeno de aŭtoj. Senfina torento da homoj. Mirindaj duetaĝaj aŭtobusoj, kiel la model-ludilo, donacita iam al mi de mia avino. Ronda vitra tureto ĉe la stratkruciĝo kaj verdkolora policano. Rekte sur la placo giganta litero U. Per la dekstra flanko ĝi seninterrompe englutas homĉeneton, per la maldekstra ĝi elkraĉas la saman ĉeneton el sub la tero. Tio estas „Untergrundbahn", la metropoliteno.

* Vladimir Varankin (1902-1938, mortigita de la Stalina registaro)
** „Ŝleziŝer Bahnhof" (Silezia Stacidomo), en Berlino
(La dua stas originala rimarko el la libro.)