Berlino - Ĉefurbo de Germanio

Brandenburger Tor

Brandenburga Pordego
Gravaj telefonnumeroj
Teatroj / Koncertejoj / Operejoj
Muzeoj
Vidindaĵoj

Berlino havas proksimume 3,5 milionojn da loĝantoj, kiuj vivas sur 890 kvadrataj kilometroj, 35 metrojn super la marnivelo.Berliner Mauer
Berlino havas preskaŭ 800 jarojn. Dum tiu longa periodo ĝi vidis multajn registarojn, reĝojn, prezidentojn, diktatorojn. Ĝi estis loko de revolucioj kiuj ne multon ŝanĝis. En ĝiaj gvidaj kapoj estis elpensitaj pluraj militoj, inter ili la du plej teruraj de la homa historio. Berlino estis dividita dum 40 jaroj, kiel la tuta Germanio. Signo de tiu ĉi dividiĝo estis dum 28 jaroj la Berlina Muro, de kiu hodiaŭ plu ekzistas nur eteta parto.
Pro sia aparta situacio, la urbo havas du centrojn (la strato Unter den Linden kaj la placo Alexanderplatz en la oriento - kaj la strato Kurfürstendamm kaj la placo Breitscheidplatz en la okcidento); la tria centro (kaj laŭ la volo de la planantoj la estonta tut-Berlina centro), nun estas konstruata ĉirkaŭ la placo Potsdamer Platz.Gedaechtniskirche Ĝi estas ankaŭ urbo de artistoj, de arkitektoj, de verkistoj kaj muzikistoj, kiuj ĉerpis kaj ĉerpas el tiu tre varia historio.
Berlino havas multajn historiajn konstruaĵojn (vidu la liston de la vidindaĵoj), el kiuj la plej multaj estis rekonstruitaj post la lasta terura milito. Ankaŭ pli modernaj kaj pli kuraĝaj arkitekturaĵoj videblas, kvankam ne tiom kiel en aliaj eŭropaj metropoloj; al ili apartenas ekz-e la nova Juda Muzeo de la usona arkitekto Daniel Libeskind kaj pluraj turoj kaj loĝkvartaloj en la larĝa areo sur kaj ĉirkaŭ la placo Potsdamer Platz, en kies konstruado partoprenas la plej famaj arkitektoj de la mondo.
En Berlino vi trovos tre diversajn muzeojn, centojn da galerioj, koncertdomojn, tri operejojn, kabaredejojn, nenombreblajn kafejojn kaj restoraciojn, inter kiuj, dank' al la etne miksiĝanta loĝantaro, troveblas pli kaj pli da restoracioj kun internacia kuirarto.
Venu do, promenu tra la stratoj de Berlino, flaru la historion el la domoj, spertu la (fi-)faman ĝentilan senhontecon de la Berlinanoj, ĝuu la kulturon de la urbo. Vi certe ne bedaŭros vian viziton!

ICC (internationales Kongreßzentrum)

Internatinacia Kongres-Centro (ICC)

Gravaj telefonnumeroj

loko / instanco strato telefono (post la kodo 49-30- el eksterlando aŭ 030- el Germanio ekster Berlino, el Berlino: sen kodo)
Internacia Kongres-Centro (ICC, Kongresejo de la 84a UK) Messedamm 30380 (ne uzebla por aliĝoj ne parolas Esperanton)
turismaj informoj Budapester Straße (Europa-Centro) 2626031
Berlin Information (informoj pri Berlino) Neustädtische Kirchstraße 3 2202451
aŭtomobil-helpo (paneoj)   19211
polico   110
fajrobrigado   112
taksio   210202 aŭ 261026 aŭ 8644
informoj pri trajnoj   19419
telefon-informoj (numeroj)   11880


La Koncertejo Schauspielhaus

La Koncertejo (Schauspielhaus)

Kelkaj gravaj teatroj / operejoj / koncertejoj

teatro (rimarkoj) strato telefono por biletoj
Berlina Ensemblo (Berliner Ensemble) (Brecht-teatro; moderna dramo), Bertolt-Brecht-Platz 2888155 aŭ 2823160
Germana Operejo (Deutsche Oper) Bismarckstraße 34 3410249
Germana Ŝtata Operejo (Deutsche Staatsoper) (konstruita de Knobelsdorff)
Unter den Linden 5
2004762
Germana Teatro (Deutsches Theater) (ĉefe klasika teatro) Schumannstraße 13a 2871225
Friedrichstadt-Palaco (revuoteatro) Friedrichstraße 107 2836474
Komika Opero (Komische Oper) (operoj tradukitaj germanen) Behrenstraße 55 2292555
Maksim-Gorki-Teatro (moderna) Am Festungsgraben 2082748
Filharmonio (Philharmionie) (konstr. de Hans Scharoun; klasikaj koncertoj) Matthäikirchstraße 1 254880
Renesanc-teatro (Renaissance Theater) (moderna) Hardenbergstraße 6 3124202
Koncertejo Schauspielhaus (klasika muziko) Gendarmenmarkt 2272388
Popola Scenejo (Volksbühne) (moderna teatro) Rosa-Luxemburg-Platz 2828978

Kelkaj muzeoj

muzeo (rimarkoj) strato malfermaj horoj telefono
Malnova Nacia Galerio (Alte Nationalgalerie) (pli malnovaj pentraĵoj, 19a jarcento) Bodestraße mer-dim 10-18 h 203550
Malnova Muzeo (Altes Museum) (konstruita de Shinkel; 20a jarcento, ofte specialaj ekspozicioj) Lustgarten mer-dim 10-18 h 203550
Bauhaus-Arkivo (Bauhaus-Archiv) (arto el la Bauhaus-tempo, 1919-1933) Klingelhöfer Str. 13 mer-lun 10-17 h 2540020
Kolekto Berggrün (Sammlung Berggrün) (Picasso, Klee etc.) Schloßstraße 1 . .
Berlin-Muzeo kaj Märkisches Museum (17a jc. ĝis hodiau) Lindenstr. 14 kaj Am Köllnischen Park 5 mar-dim 10-22 h mer-dim 9-16 h 25862839 2700514
Muzeoj en Dahlem
  • Pentraĵgalerio
  • Kuprogravuraĵa muzeo
  • Skulptaĵ-kolekto
  • Muzeo de Malfrua Antikvo kaj Bizanca Arto
  • Muzeo de Hindia Arto
  • Muzeo de Islama Arto
  • Muzeo de Orientazia Arto
  • Muzeo de Popola Kulturo
  • Arnimallee 23
mar-ven 9-17 h sab-dim 10-17 h 83011
Nova Nacia Galerio (Neue Nationalgalerie) (specialaj modernaj ekspozicioj; konstanta kolekto 20a jc.) Potsdamer Str. 50 mar-ven 9-17 h sab-dim 10-18 h 2666
Pergamon-Muzeo
  • Kolekto de Antikvaĵoj
  • Muzeo de proksim-azia arto
  • Muzeo de Islama arto
  • Muzeo de Popola Kulturo
  • Am Kupfergraben
ĉiutage 10-18 203550
Hamburga Stacidomo (Hamburger Bahnhof) (plej moderna arto) Invalidenstr. . .


Siegessaeule

 Siegessäule (Kolono de la Venko)

Kelkaj elektitaj vidindaĵoj

nomo rimarkoj
Aleksanderplaco malnova centro de la orienta urboparto; rekonstruita en la 60aj jaroj kaj nun denove kun la televida turo (pli ol 365 metroj, kun kafejo), diversaj fontanoj, la Berolina-domo, hotelo (39 etaĝoj) ktp.
Berlina Katedralo en Lustgarten, Karl-Liebknecht-Straße; konstr. 1894-1905, rekonstr. 1973-1993; 114 metrojn alta
Berlina Muro restis nur etetaj partoj: Invaliden-tombejo; Niederkirchner-straße kaj Mühlenstraße (tiu lasta restaĵo servas kiel la t.n. East Side Gallery, t.e. Galerio sur la Orienta Flanko - 118 pentristoj kreis la plej longan galerion de la mondo)
Ruĝa Urbodomo sur Aleksanderplaco kaj Rathaus-straße; nomo pro la ruĝaj brikoj; sidejo de la urbestro de Berlino; konstr. 1861-1870
Brandenburga Pordego simbolo de la 84a Universala Kongreso de Esperanto; konstr. 1788-1791 de Langhans la pli Aĝa; la Kvadrigo sur la pordego estas farita laŭ planoj de Schadow (la nuna estas kopio el 1958)
Radio-Turo (Funkturm) ŝtala konstruaĵo, konstr. 1924-1926, 150 metrojn alta, restoracio; proksima al la kongresejo
Ĝendarma Bazaro (Gendarmenmarkt) fama, klasika placo, 18a kaj 19a jc.; kun
  • Koncertejo Schauspielhaus (vidu supre)
  • Germana Katedralo (1701-1708; rekonstruita ĵuse)
  • Franca Katedralo (1701-1705; rekonstr. ĝis 1987; kun Hugenota Muzeo)
Humboldt-Universitato Unter den Linden 6; konstr. 1748-1766; ekde 1810 universitato
Karl-Marks-Aleo konstrita de 1951; 80 metrojn larĝa, kun ok- kaj dek-etaĝaj domoj laŭ sovetia modelo
Nikolaj-kvartalo (Nikolaiviertel) loko de la naskiĝo de Berlino, apud la Ruĝa Urbodomo; kun
  • Nikolaj-Preĝejo, la plej aĝa (rekonstr.) preĝejo de Berlino (konstr. 1230)
  • Efraim-Palaco (konstr. 1763-64)
  • multaj historiaj restoracioj kaj vendejoj
Olimpika stadiono (Olympischer Platz) konstr. 1934-36 por la Olimpikaj ludoj de 1936; 80000 sidlokoj; apude la 77 metrojn alta Sonorilega Turo
Reichstag la iama (ĝis ĝia bruligo en 1933) kaj estonta (ekde majo 1999) parlamentejo de Germanio; Platz der Republik; konstr. 1884-1894 laŭ Paul Wallot; nun rekonstruata
Kastelo Charlottenburg plej fama areo de baroka kastelo; sidejo de prusiaj reĝoj; konstr. 1695-1790; hodiaŭ Muzeo de Prahistorio kaj Galerio de Romantiko; Luisenplatz
Besto-ĝardeno (Tiergarten) iama reĝa bestoĝardeno; parko la angla stilo; 200 hektaroj; pluraj monumentoj de famaj personoj (en la samnoma distrikto)
Kolono de la Venko (Siegessäule) Grosser Stern (strato en Tiergarten); la 69 metrojn alta kolono estis konstr. En 1873 kiel signo de la prusa venko dum la militoj de 1864, 1866 kaj 1870-71; ĝis 1938 ĝis staris antaŭ la Reichstag; belvedero en la alto de 48 metroj; supre la ora skulpturo Viktoria de F. Drake
Sinagago (Synagoge) Oranienburger Straße 30; juda sinagago, konstr. 1857-1866 de E. Knoblauch kaj F. A. Stüler en la t.n. orienta stilo; bruligita de la nazioj; detruita en 1943; rekonstruita dum la 80aj jaroj (ĝis 1990); juda centro kaj muzeo